Melinda Ottrubay

hungara baletisto

Melinda Ottrubay [otrubai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ottrubay Melinda estis hungara baletisto. Ŝia edzo estis Pál Esterházy, post la geedziĝo ŝi prenis la nomon Melinda Esterházy.

Melinda Ottrubay
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1920 (1920-05-24)
en Budapeŝto
Morto 28-an de aŭgusto 2014 (2014-08-28) (94-jaraĝa)
en Eisenstadt
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Josef Ottrubay
Edz(in)o Pál Esterházy
Okupo
Okupo baleta dancisto
vdr

Melinda Ottrubay [1] naskiĝis la 24-an de majo 1920 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de aŭgusto 2014 en Aŭstrio en Eisenstadt.

Biografio redakti

Melinda Ottrubay lernis baleton private. Ŝi aliĝis al baleta trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1933, post jaroj ŝi ricevis ĉefajn rolojn. En 1939 ŝi estis rolanto en 2 filmoj. En 1946 ŝi edziniĝis, poste ŝi adiaŭis de la baleto. En la komenciĝanta socialismo ŝia edzo estis kondamnita pro falsaj akuzoj (tiutempe oftaj en Hungario). Tiutempe Melinda estis deportita, kie ŝia piedo paralizis. Dum la Hungara revolucio de 1956 la edzo liberiĝis, poste la geedza paro forlasis la landon kaj vivis plu en Zuriko. En 1989 Melinda vidviniĝis kaj ŝi heredis nemoveblaĵojn. Ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Operejo en 1990. Ŝi plene retiriĝis ekde 2002.

Elektitaj roloj redakti

Ŝia libro redakti

  • Ritmus és tánc (Ritmo kaj danco), (1939)

Fontoj redakti