József Bölöny (advokato)

biografio pri hungara advokato

József Bölöny [jOĵef boloni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bölöny József, estis hungara advokato, altlerneja instruisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagybölöni [nadjboloni].

József Bölöny
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de majo 1903(nun 1903-05-26)
en Hungario Kismarton (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 21-an de aŭgusto 1990
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo advokato • universitata instruisto • ĵurnalisto • solicitoro • jurosciencisto • historiisto • verkisto de nefikcio
Verkoj [Governments of Hungary]
vdr

Li naskiĝis la 26-an de majo 1903 en Kismarton (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio), li mortis la 21-an de aŭgusto 1990 en Budapeŝto.[1]

Biografio redakti

József Bölöny maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1921, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1925. Li estis advokato-kandidato en Budapeŝto (1930–1933), poste plenrajta advokato (1933–1948). Intertempe li ekinstruis en Universitato Erzsébet en 1937, kie li estis publika eksterordinara profesoro (1943–1948). Ekde 1938 li konstante verkis artikolojn en ĵus fondita ĵurnalo, baldaŭ en aliaj gazetoj. Li ankaŭ instruis en la Jura Akademio (Szabadka) (1941–1944). Dum la nazia erao (1944) li partoprenis en la demokrata rezisto, oni kaptis lin, sed li rifuĝis. Komence de la socialismo (1948) lia universitata statuso ĉesis, poste li vivtenis sin el tradukaĵoj artikolaj verkoj. Li edziĝis en 1942, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1944-1948, li vidviĝis en 1963.

Verkoj redakti

  • Királyi hatalom és kormányzói jogkör (1933)
  • Ungarns staatsrechtliche Einrichtung nach dem Weltkrieg (1935)
  • Mentelmi jog (monografio, 1937)
  • A kárpátaljai vajdaságról és annak önkormányzatáról szóló törvényjavaslat bírálata (1940)
  • A román alkotmányok és a kisebbségi kérdés (1940)
  • Magyar közjog. 1–3. (studenta lernolibro, 1942–1943)
  • Jogalkotás a magyar demokráciában (1945)
  • Labriola, A.: Tanulmányok a történeti materializmusról (tradukaĵo, 1966)
  • Pihent szemmel – az olvasó érdekében. 1–6. (artikolaro, 1968–1972)
  • Közös miniszterek–horvát bánok–fiumei kormányzók. 1867–1918. (1977, pli ampleksa 1987)
  • Magyarország kormányai. 1848–1975. (1978, 5-a eldono (1848–2004) 2004)
  • Magyarok a nagyvilágban. Életpályák századunkból. (manuskripto, 1974–1981)

Fontoj redakti

Referencoj redakti