Szentgotthárd
Szentgotthárd (germane: St. Gotthard, slovene: Monošter) estas urbo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szentgotthárd, kies administra centro ĝi estas.
Szentgotthárd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1983–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 9970 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 287 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 122 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 57′ N, 16° 16′ O (mapo)46.952516.273611111111Koordinatoj: 46° 57′ N, 16° 16′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 222 m [+] | ||||
Areo | 67,73 km² (6 773 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Szentgotthárd [+] | |||||
Geografio
redaktiSzentgotthárd situas laŭ la bordoj de Rába laŭ la landlimo de Aŭstrio. Körmend troviĝas 28, Szombathely 53, Budapeŝto 246 km.
Historio
redaktiLa urbo slovene estas Monoŝter, germane St. Gotthard. Verŝajne abatejo funkciis tie, kiu prenis nomon pri episkopo Gothardo La Sankta. En la 16a kaj 17a jarcentoj la landoparto estas milita zono. Ankaŭ ĉi tie konstruiĝis malgranda fortikaĵo. En 1664 okazis grava batalo, militestro Raimondo Montecuccoli kune kun aŭstroj kaj francoj venkis kontraŭ turkoj. En 1705 la hungaraj taĉmentoj venkis la aŭstrojn. La batalkampo apartenas nun al Aŭstrio.
Fine de la 19-a jarcento la finkonstruita fervojo inter Budapeŝto kaj Graz tuŝis la komunumon. En 1920 la komunumo iĝis limotrapasejo al Aŭstrio voje kaj fervoje. Post 1945 la ĉirkaŭaĵo estis parto de ferkurteno. La komunumo dormis. En 1983 Szentgotthárd iĝis urbo. En 1989 la ferkurteno nuliĝis, la urbo iĝis turisma kaj industria centro.
La urbo estas centro de la slovena minoritato, en la urbo funkcias Slovena Konsulejo.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- en Szentgotthárd naskiĝis:
- aktoro Tibor Tánczos
- bestokuracisto János Takács
- dirigento Miklós Szabó
- László Szabó (farmaciisto)
- kemiisto Zoltán Gaál
- literaturhistoriisto Dezső Kerecsényi
- martelĵetisto Krisztián Pars
- ministro Gyula Décsi
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- distancoj[rompita ligilo]