Miklós Szabó
Miklós Szabó [miklOŝ sabO], laŭ hungare kutima sinsekvo Szabó Miklós estis hungara korusestro kaj altlerneja instruisto. Lia ĝemelo estis László Szabó (farmaciisto).
Miklós Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1931 en Szentgotthárd |
Morto | 11-an de junio 2020 (89-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1949–1953) |
Okupo | |
Okupo | ĥorestro etnomuzikologo universitata instruisto muzikinstruisto dirigento |
Miklós Szabó naskiĝis la 15-an de aprilo 1931 en Szentgotthárd, li mortis la 11-an de junio 2020.
Biografio
redaktiMiklós Szabó fondis knabinan koruson en Győr en 1958. Post jardeko la koruso prezentis sian kantostudon jam en Eŭropo, Usono, Kanado, Japanio kaj Izraelo. Krom la dirigentado li instruis en Győr kaj ekde 1984 li instruis ankaŭ en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto. Kiel fama korusestro, laŭokaze li instruis ankaŭ eksterlande. Li emeritiĝis en 2009. Li ricevis premion Kossuth en 1991, precipe pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
30 da muzikdiskoj gardas kantadon de la koruso. Szabó teorie okupiĝis pri verkaro de Béla Bartók.