Körmend

urbo en okcidenta Hungario

Körmend - jen hungare, germane Kirment - estas urbo en Hungario, en la regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas kaj en la distrikto Körmend, kies centro ĝi estas.

Körmend
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 255  (2023) [+]
Loĝdenso 194 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 1′ N, 16° 36′ O (mapo)47.0109616.60596 [+]
Areo 52,79 km² (5 279 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Körmend (Hungario)
Körmend (Hungario)
DEC
Situo de Körmend

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Körmend [+]
vdr
Urbodomo de Körmend

Geografio

redakti

Körmend situas sur ebenaĵo laŭ rivero Rába.

Historio

redakti

Tiu loko estis trapasejo tra Rába jam dum la Romia Imperio. Post alveno de hungaroj la regiono ofte estis reĝa bieno kun fortikaĵo.

En la 16-a jarcento Rába iĝis fronto inter aŭstro-hungaroj kaj turkoj, sed ĉi tie ne estis grandaj bataloj, nur en 1664 la turkoj ne povis trapasi la riveron. Ekde 1610 la regiono apartenis al familio Batthyány (batjani). Dume la fortikaĵo iĝis palaco, kiun ofte oni rekonstruis. Post la palaco estas parko kun maloftaj kreskaĵoj.

En 1992 László Batthyány-Strattmann iĝis beata. Li estis kuracisto, doktoro de la malriĉuloj. Krom tio la loka vira basketbala teamo havas tutlandan renomon. Ili ofte estis la unuaj en la landa ĉampionado.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

Famaj nomportantoj

redakti

Referencoj

redakti
 
Luterana preĝejo de Körmend