Nándor Körmendy
Nándor Körmendy [kormendi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Körmendy Nándor estis hungara arkitekto.
Nándor Körmendy [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1894 en Celldömölk. Li mortis la 24-an de februaro 1969 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiNándor Körmendy frekventis benediktanan gimnazion en Győr, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1912, poste li laboris en diversaj arkitektaj projektaj laborejoj. En la fruaj 1920-aj jaroj li fondis propran arkitektan laborejon. Ekde 1949 li laboris en diversaj ŝtataj arkitektaj institutoj. En 1942 li ricevis premion, en 1965 li pensiuliĝis. Li projektis diversajn konstruaĵojn (kirkojn, hospitalojn, banejojn, lernejojn).
Elektitaj projektitaj konstruaĵoj
redakti- psikiatria hospitalo, Budapeŝto (1928)
- bazlernejo, Budapeŝto (1930)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Csorna)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Komárom)
- Preĝejo Stefano la 1-a (Sopron)
- kirko en Győr
- traŭmatologia hospitalo en Budapeŝto (1940)