Preĝejo Koro de Jesuo (Komárom)

katolika ĉefa preĝejo en Komárom

Preĝejo de Koro de Jesuo estas sakrala monumento historia en urbo Komárom (Hungario).

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Preĝejo de Koro de Jesuo en Komárom
Preĝejo de Koro de Jesuo en Komárom
Catholic parish church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Komárom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Győr
dekanujo Komárom
paroĥo loke
Dato de konsekro 1937
Konsekrinto István Breyer
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Nándor Körmendy
Konstruado 19351937
Specifo
Longo 58 m (ĉefa parto)
Larĝo 16 m (ĉefa parto)
Alto 42 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La impona preĝejo transprenis la taskojn kiel ĉefpreĝejo en Komárom en 1937. Ĝi estis konstruita inter 1935-1937. Komence ene nur harmoniumo funkciis. La nuna orgeno estis kreita en 1892 kaj estis metita ĉi tien en 1954. Oni muntis vitran ŝirmilon super la sanktejon en 1969. El la turo la supra 9 metrojn alta parto estis malkonstruita pro supozota maljuniĝo de la betono en 1978, poste ĝi rekonstruiĝis, sed en alia formo.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto, sed la fasado rekte kontaktiĝas kun la trotuaro. La unueca konstruaĵo formas L-majusklon kaj konsistas el pluraj partoj. Antaŭ la preĝejo sur la placo statuo pri József Mindszenty videblas. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata turo altiĝas kaj iomete reliefas. La fasado havas grandajn triopajn aperturojn, kie la enirejoj funkcias. Super la pordoj Teréz Szemereki kreis ceramikajn ornamaĵojn en 1975. Ruĝaj cement-klinkeroj kovras la murojn ekstere. La navo maldekstre ekstere havas laŭlonge arkadan koridoron. La absido estas duonronda, sed maldekstre kontaktiĝas kun halo, pluraj ĉambroj kaj kapelo. Sub la ĉefaltaro ekzistas kelo por tombejo. Interne Béla Kontuly pentris la murpentraĵojn, Margit Kovács kreis la ceramikaĵojn por la predikejo. La altara bildo prezentas Koron de Jesuo.

Fontoj redakti