Preĝejo Koro de Jesuo (Csorna)
Preĝejo de Koro de Jesuo estas romkatolika moderna preĝejo en Hungario, en urbo Csorna.
Preĝejo de Koro de Jesuo | |
---|---|
![]() Preĝejo de Koro de Jesuo en Csorna
| |
paroĥopreĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csorna |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
Dato de konsekro | 1938 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Nándor Körmendy |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 550 sidlokoj, 1800 starlokoj |
Alto | 37 m (ambaŭ turoj) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa impona preĝejo anstataŭas la malnovan preĝejon ,kiu bruldetruiĝis en 1790. Tiu nova preĝejo estis konstruata en la 1930-aj jaroj. La orgeno estas aŭdebla ekde 1942, ankaŭ tiam estis pentrataj la freskoj. En la 1950-aj jaroj internaĵo de la konstruaĵo ŝanĝiĝis. En 1988 pli novaj fenestraj bildoj estis faritaj.
Konstruaĵo
redaktiAntaŭ la preĝejo situas kolono pri Sankta Maria ekde 2001, sed estis farita jam en 1780. La centra parto de la konstruaĵo formas kvadraton kaj konsistas el 5 navoj. La sanktejo estas 12 m. larĝa kaj 16 m. alta. La ĉefaltara fresko prezentas omaĝon antaŭ la Sankta Koro.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj[rompita ligilo]
- hungare