Preĝejo Stefano la 1-a (Sopron)
La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas moderna romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Sopron.
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a en Sopron
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sopron |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Sopron |
Dato de konsekro | 1943 |
Konsekrinto | Vilmos Apor |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Nándor Körmendy |
Konstruado | 1940–1941 |
Specifo | |
Enhaveco | 150 sidlokoj |
Longo | 33 m (turo kun la kruco) |
Konstrumaterialo | la turo el ferbetono |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn 1932 decido naskiĝis pri nova preĝejo en Sopron. Post 3 jaroj oni komencis kolekti monojn. La konstruado mem okazis en la jaroj 1940 kaj 1941, poste 2 jarojn okazis la internaj instaladaj laboroj. Oni pentradis la freskojn kontinue inter 1945 kaj 1961. La orgeno estis produktita en 1956, renovigita en 1999.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo estas komplika, estas videblaj rektaj kaj kurbaj elementoj. La navo estas duonronda havanta 12 kolonojn, kiuj simbolizas la apostolojn. La navo havas 24 suprajn fenestrojn. La altara bildo prezentas sanktan Stefanon, kiu dediĉas la kronon al Sankta Maria. La maldekstra flanka altaro estas nomumita pri Elizabeto de Hungario, la dekstra pri Margareta de Hungario.
Fontoj
redakti- [1]
- hungare kun fotoj[rompita ligilo]
- hungare kun foto