Imre Tarafás

hungara bankisto

Imre Tarafás [tarafAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tarafás Imre estas hungara bankisto, ekonomikisto, altlerneja instruisto.

Imre Tarafás
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1946 (1946-11-30) (77-jaraĝa)
en Körmend
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
universitata instruisto
bankisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Imre Tarafás[1] naskiĝis la  12-an de aŭgusto 1947(nun 1947-08-12) en Körmend.

Biografio

redakti

Imre Tarafás akiris ekonomikan diplomon en Universitato Károly Marx en 1969. Post la diplomo li laboris en instituto, inter 1973–1986 en la Hungara Nacia Banko, pli poste en planada oficejo (1986-1988). Li revenis al la Nacia Banko jam kiel vicbankestro (1988-1993), poste li havis signifajn postenojn en pluraj financaj organizaĵoj. Li instruis ekde 1999 en la Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li kandidatiĝis (CSc) en 1978, li doktoriĝis (DSc) en 2005 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1999.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Az 1971-75-re kidolgozott exportösztönzési rendszer (kunaŭtoro, 1971)
  • A láthatatlan pénz (1977, ankaŭ germane, tralaborita 1983)
  • A monetáris politika (libro, 2001)
  • Bankrendszer és monetáris politika Magyarországon, 1987-2000 (libro, 2002)
  • Napjaink monetáris politikájának alapjai (2008)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti