Vilmos Batthyány
Grafo Vilmos Batthyány [vilmoŝ batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Vilmos estis hungara pastro, episkopo, kanoniko. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári.
Vilmos Batthyány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1870 en Zalaszentgrót |
Morto | 24-an de novembro 1923 (53-jaraĝa) en Körmend |
Tombo | Güssing |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Tivadar Batthyány |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1902–) katolika sacerdoto (1894–) ĉefepiskopo |
Vilmos Batthyány [1] naskiĝis la 14-an de marto 1870 en Zalaszentgrót. Li mortis la 24-an de novembro 1923 en Körmend.
Biografio
redaktiVilmos Batthyány frekventis gimnazion en Kalocsa, poste li plulernis en Innsbruck kaj Romo. Li pastriĝis en 1894. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- papa sekreta ĉambelano
- kanoniko en Nyitra en 1900
- vicepiskopo en 1904, episkopo en la sekva jaro
- episkopo de Nyitra en 1911, samtempe membro de senato.
En 1918 armeo de Ĉeĥoslovakio unue arestis lin, poste li estis deportita al rest-Hungario. Fine li estis titulara ĉefepiskopo.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- ’’Töredékek a modern róm. életből’’ (1899)