Tivadar Batthyány

Grafo Tivadar Batthyány [batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Tivadar estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári.

Tivadar Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1859 (1859-02-23)
en Zalaszentgrót
Morto 2-an de februaro 1931 (1931-02-02) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Vilmos Batthyány
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Tivadar Batthyány [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1859 en Zalaszentgrót. Li mortis la 2-an de februaro 1931 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tivadar Batthyány frekventis mezlernejon en Kalocsa, poste li plulernis en mara akademio en Fiume. En 1881 li estis nomumita longdistanca mara kapitano. En la sekva jaro li estis inspektoro de haveno Fiume, poste li ricevis postenon en la ministerio. En 1892 li estis elektita parlamenta deputito de Fiume. En 1917 kaj 1918 li dufoje estis ministro pri reĝaj aferoj. Dum la Kalistefa revolucio li estis ministro pri enlandaj aferoj nur 2 semajnojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko li strebis kontraŭ la sovetrespubliko en Vieno. En 1920 li revenis, sed li jam ne havis gravan rolon en politika vivo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

Fontoj redakti