Zoltán Gaál [gAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaál Zoltán estis hungara kemiisto, ekonomia inĝeniero, profesoro.

Zoltán Gaál [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1947 en Szentgotthárd.

Biografio redakti

Zoltán Gaál frekventis kemian mezlernejon en Nagykanizsa, poste li akiris kemian diplomon en Kemia Universitato de Veszprém en 1971, ekonomian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1974. Post la unua diplomo li havis postenon en la kemia universitato. En 1974 li akiris sciencajn gradojn Ph.D kaj CSc (kandidatiĝo) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. La habilitiĝo okazis en 1995. Inter 1991 kaj 1998 li estis dekano en Universitato de Panonio, poste rektoro ĝis 2007. En tiu periodo Georgikon estis integrita al Universitato de Panonio, en 2003 funkciis 5 fakultatoj kaj 4 kampusoj. Li ricevis premion en 2011, en 2016 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Karbantartási Kézikönyv (2002) - redaktoro
  • Az elektronikus ellátási lánc megbízhatósága (2007)
  • A tartalomtól a formáig: a mozdulatok költészete (2015)

Fontoj redakti