Malfermi la ĉefan menuon

József Albach [jOĵef albaĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Albach József estis hungara pastro, monaĥo, eklezia verkisto, botanikisto. Lia monaĥa nomo estis Szaniszló [sanislO].

József Albach
József Albach

József Albach [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1795 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 12-an de novembro 1853 en Kismarton (nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio).

BiografioRedakti

József Albach lernis en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al la franciskanoj en 1810. Li plulernis en Székesfehérvár, Boldogasszony, fine denove en Pozsony. Post siaj studoj li komence estis orgenisto en 1816 en Szombathely. Li pastriĝis en 1818, poste li estis eklezia retorikisto en diversaj urboj. Inter 1825 kaj 1938 li vivis en Pest (urbo), poste plej ofte en Kismarton. Kelkfoje li estis misiisto en diversaj lokoj de la lando.

Li estis konfesisto de István Széchenyi, krome li estis muzikista amiko de Franz Liszt. Post jaroj pro sanstataj problemoj li okupiĝis nur pri botaniko.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • Was ist der Ablasz? Ist es der Mühe werth selben zu gewinnen? (1826)
  • Heilige Anklänge. Gebete für katholische Christen. (1828, poste eldonita 20-foje; tradukita hungare, france, sk)
  • Kurze Geographie von Ungarn. Zum Unterrichte für Kinder. (1834, ankaŭ hungare en la sama jaro)
  • Der Weise in der Zeit der Trübsal Ein Wort der Stärkung u. des Trostes (1838)
  • Himmelstöne auf dem Wege zur Glückseligkeit (1855)

FontojRedakti