Bombardado de Hamburgo dum la Dua Mondmilito

La Bombardado de Hamburgo fare de la Aliancanoj dum la Dua Mondmilito inkludis nombrajn atakojn kontraŭ civiluloj kaj civila infrastrukturo. Ĉar Hamburgo estas granda urbo kaj industria centro, kun ŝipfarejoj, bunkra submarŝipa bazo, kaj areo Hamburg-Harburga de nafto-rafinejoj, ĉio kio estis atakita laŭlonge de la milito.[1]

Tipa bombodamaĝo en la distrikto Eilbek de Hamburgo, 1944 aŭ 1945.

Kiel parto de konstanta kampanjo de strategia bombardado dum la Dua Mondmilito, la atako dum la lasta semajno de julio 1943, laŭ kodonomo Operaco Gomoro, kreis unu el la plej grandaj fajroŝtormoj fare de la brita kaj de la usona aerfortoj en la Dua Mondmilito,[2] kio mortigis 42,600 civilulojn kaj vundis 37,000 en Hamburgo kaj virtuale detruis plej el la urbo.[3] Antaŭ la disvolvigo de la fajroŝtormo en Hamburgo ne estis pluvo dum iome da tempo kaj ĉio estis tre seka.[4] La malkutime tro varma vetero kaj bonaj kondiĉoj helpis, ke la bombado ege koncentriĝis ĉirkaŭ la intencitaj celoj kaj ankaŭ tio kreis kirlejon de super-varmega aero kiu kreis 460-metre altan fajruraganon. Helpis ankaŭ la uzado de jam antaŭe uzitaj teknikoj kaj aparatoj kiel bombinstrukcioj, fajrlumigiloj Pathfinders, kaj radaroj H2S, kio ĉi kune kontribuis al partikulara efektiveco. Frua formo de artefaritaj nuboj, kodonome 'Window' (fenestro), estis sukcese uzata por la unua fojo fare de la RAF – nuboj el metalpapereroj faligitaj de Pathfinders – por tute malheligi la germanajn radarojn. La aeratakoj okazigis akrajn damaĝojn al la germana armilproduktado en Hamburgo.

Interesaĵo redakti

12.02.1943: Germana polico forveturigis de la urbo 23 judojn al koncentrejo Aŭŝvico.

Notoj redakti

  1. Levine, Alan J (1992), The Strategic Bombing of Germany, 1940–1945, p. 149, ISBN 978-0-275-94319-6, alirita la 22an de decembro 2018.
  2. Dyson, Freeman (1a de Novembro 2006), "Part I: A Failure of Intelligence", Technology Review, alirita la 22an de decembro 2018.
  3. Frankland, Noble; Webster, Charles (1961), The Strategic Air Offensive Against Germany, 1939–1945, Volume II: Endeavour, Part 4, London: Her Majesty's Stationery Office, pp. 260–261.
  4. RAF staff (6a de aprilo 2005a), "Hamburg, 28th July 1943", Royal Air Force Bomber Command 60th Anniversary, UK Crown, arkivita el la originalo la 6an de julio 2007, alirita la 22an de decembro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti