Eduard Mybs

germana kuracisto kaj esperantisto

Eduard MYBS (mibs), (naskiĝis en la 30-a de decembro 1858, mortis je 4-a de junio 1923 en Altona apud Hamburgo) estis germana esperantisto, d-ro pri medicino kaj kuracisto.

Eduard Mybs
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1858 (1858-12-30)
Morto 4-an de junio 1923 (1923-06-04) (64-jaraĝa)
en Altona
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoGermanio
Okupo
Okupo esperantistokuracisto
vdr
La Kvaro por la Kvara kun la gesinjoroj Zamenhof, UK 1908

Ekde 1904 li estis esperantisto. Li estis membro de la Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer 1905, prezidanto de UK en Dresden 1908. De 1906, do ekde la fondiĝo, ĝis 1911 li servis kiel prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (nomo ĝis 1909: Germana Esperantista Societo). Same li oficis kiel prezidanto de la unua Esperanto-grupo de Hamburg-Altona kaj de la Nordalbinga Ligo. Li faris multajn paroladojn kaj multajn kursojn en ĉiuj partoj de Germanio, kaj verkis artikolojn interalie por gazetoj kaj jarlibroj.

Literaturo Redakti

  • 1914: Kandidatoj al la Lingva Komitato (1914). Mybs, E.-W. - Altona (Germanujo). En:

Oficiala Gazeto Esperantista 1914:6:08 (63), p. 179.