Malfermi la ĉefan menuon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Adolf REINKING (naskita la 31-an de januaro 1863; mortinta en 1946) estis germana esperantisto kaj juristo. Li estis juĝisto en Ottenstein kaj poste en Brunsvigo. De 1912 ĝis 1920 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio. Li geedziĝis kun Elisabeth Dankworth en 1895; ili havis kvar gefilojn.

TradukaĵoRedakti

  • Gotthold Ephraim Lessing: Minna de Barnhelm (Minna von Barnhelm), komedio en kvin aktoj. – Wolfenbüttel: Heckner, 1910. 84 paĝoj.