Ludwig PRELLER (naskiĝinta la 15-an de septembro 1809 en Hamburgo, mortinta la 21-an de junio 1861 en Vajmaro) estis germana filologo klasika kaj fakulo pri antikvaj sciencoj.

Ludwig Preller
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1809 (1809-09-15)
en Hamburgo
Morto 21-an de junio 1861 (1861-06-21) (51-jaraĝa)
en Vajmaro
Mortokialo disenterio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo lingvistobibliotekisto • klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Post gimnazifrekvento en Hamburgo (Johanneum) kaj Lübeck (Katharineum) Preller studis ekde 1828 en Leipzig, Berlino kaj Göttingen filologion kaj komence krome teologion, i.a. ĉe Gottfried Hermann, August Böckh kaj Karl Otfried Müller. En 1832 li doktoriĝis ĉe Müller en Göttingen per laboraĵo pri Esĥilo. Post certa tempo kiel privata instruisto en Hamburgo li estis ekde 1833 privata docento ĉe la Universitato de Kiel.

En 1838 li iĝis profesoro pri filologio en Tartu, de kie li retiriĝis en la jaro 1843-a pro kvereloj inter la germanaj profesoroj kaj la registaro rusia. Sekve li pasigis kelke da tempo en Italujo antaŭ translokiĝo je Jena en 1844 kie li prelegadis kaj nomumitis profesoro en la jaro 1846-a. Unu jaron poste li iĝos ĉefbiblitekisto kortega de la Duka biblioteko vajmara, la nuna Biblioteko Dukino Anna Amalia. En 1852 ekis granda studvojaĝo je Greklando.

Graveco redakti

Preller membris ĉe multaj akademioj kaj societoj. Li verkis plurajn librojn pri la historio de Antikveco kontribuante ankaŭ per artikoloj je la verkoj Allgemeine Encyclopädie der Wissenschaften und Künste de Johann Gottfried Gruber kaj Real-Encyclopädie der classischen Alterthumswissenschaft de August Friedrich Pauly. Lia primitologia libro Griechische Mythologie havis tri eldonojn kaj eĉ pli gravis post prilaboriĝo fare de Carl Robert ekde 1884.

Vajmare li membris ĉe la framasonisma loĝio Anna Amalia zu den drei Rosen.

Verkoj redakti

  • Demeter und Persephone. Ein Cyclus mythologischer Untersuchungen. 1837.
  • kun Heinrich Ritter: Historia philosophiae Graecae et Romanae ex fontium locis contexta. 1838.
  • Polemonis Periegetae fragmenta. Leipzig 1838.
  • Die Regionen der Stadt Rom. Jena 1846.
  • Carl Otto v. Madai zur Erinnerung an ihn für seine Freunde. Breitkopf und Härtel, Leipzig 1850.
  • Griechische Mythologie. 2 volumoj. Weidmann, Berlin 1854.
  • Römische Mythologie. 1858.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti