Henri Jordan

germana klasika filologo

Heinrich „Henri“ JORDAN (naskiĝinta la 30-an de septembro 1833 en Berlino, mortinta la 10-an de novembro 1886 en Kenigsbergo) estis germana klasika filologo kaj universitata profesoro.

Originante el berlina hugenota familio, Jordan studis inter 1852 kaj 1856 ĉe la Bonna universitato kaj je Berlino. Berline estis li kandidato por lernejinstruado ĉe la gimnazio Friedrichswerdersches Gymnasium. Paske de 1861 li habilitiĝis troviĝonte inter aŭtuno 1861 kaj pasko 1863 en Italujo. En la 1867-a jaro li fariĝis orda profesoro pri klasika filologio ĉe Kenigsberga universitato. Samloke li estis rektoro en 1875/76. Intensa kunlaboro fruktodone eblis kun Christian Hülsen kaj Rodolfo Lanciani. Lia ĉefverko konsideratas la duvoluma enskriba/arkeologia topologiaĵo Topographie der Stadt Rom im Altertum (aperodato inter 1870 kaj 1885).

Edzino lia estis Anna Droysen (1842–1918), filino de la historiisto Johann Gustav Droysen.

Skribaĵoj (elekto)

redakti
  • Quaestionum Catonianarum capita duo, disertaĵo, Berlin 1856
  • M. Catonis praeter librum de re rustica quae extant (Leipzig 1860; Stuttgart 1967)
  • Scriptores historiae Augustae (volumo 1, Berlin)
  • Topographie der Stadt Rom im Altertum (Berlin 1870-85)
  • Forma urbis Romae (Berlin 1874)
  • Kritische Beiträge zur Geschichte der lateinischen Sprache (Berlin 1879)
  • Capitol, Forum und Sacra Via in Rom (Berlin 1881)
  • Marsyas auf dem Forum in Rom (Berlin 1883)
  • C. Sallusti Crispi Catilina Jugurtha Historiarum reliquae codicibus servatae ; Accedunt rhetorum opuscula Sallustiana Henricus Jordan tertium recognovit. (Post la morto de Jordan eldonis Paul Krueger). Berlin 1887

Jordan prizorgis krome la 3-an eldonon de la preller-a verko Römische Mythologie (Berlin 1881).

Eksteraj ligiloj

redakti