Christian Hülsen

germana arĥeologo kaj epigrafikisto

Christian HÜLSEN (naskiĝinta la 29-an de novembro 1858 en Charlottenburg, mortinta la 19-an de januaro 1935 en Florenco) estis germana arkeologo kaj epigrafikisto. Edzigis lin en 1892 Elisabeth Frommel.

Christian Hülsen, topografo kaj arkeologo

Estante filo de gimnaziinstruisto li studis inter 1876 kaj 1880 arkeologion en Berlino ĉe Ernst Curtius kaj Henri Jordan, klasikan filologion ĉe Emil Hübner kaj Johannes Vahlen, historion de la Malnova Epoko ĉe Hans Droysen kaj Theodor Mommsen kaj epigrafion ĉe Adolf Kirchhoff. Jam kiel studento lin invitis Mommsen je kunlaboro ĉe sia giganta enskrib-kolekta projekto Corpus Inscriptionum Latinarum. Post doktoriĝo Hülsen fariĝis stipendiricevanto kaj povis iri Romon je Germana Arkeologia Instituto. Tie estis lia tasko zorgi (kun kolegoj) pri la enskriboj romaj por la verko de Mommsen. Per tio kaj amikaj rilatoj kun Jordan (kiu tiutempe jam estis konsiderata fakulo pri la topografio de malnova Romo) ebeniĝis la scienca vojo de Hülsen. Des pli ke post la morto de Jordan iĝis komisio por Hülsen fini la verkon Topographie der Stadt Rom im Altertum (I, 3, 1907).

Kun nordgermana realo-emo (observo fare de Ludwig Curtius) iĝis ankaŭ Hülsen absoluta fakulo pri topografio kiun por li estis defio pli filologia-epigrafio kaj historia, malpli arkitektur-/arthistoria. Danĝeron de neglekto de aliaj flankoj estis malhelpata per etendiĝo de la esploroj ne nur pri antikvaj konstruaĵoj romaj sed ankaŭ pri mezepokaj preĝejoj kaj papaj tomboj. Elstarajn laboraĵojn li faris ankaŭ pri skizaj blokoj de renesancaj artistoj, kiuj estis studintaj ĉiujn antikvaĵojn de Romo. Fakte Hülsen, kies verkoj estas standardaj ĝis nun, nombriĝas inter la grandaj topografoj de la Eterna Urbo. Ties serio reen iras ĝis Pirro Ligorio, Baldassare Peruzzi kaj Rafaelo. Hülsen baze pligrandigis la sciencan nivelon de la menciita germana instituto en Romo; li mem iĝis ties dua sekretario inter 1887 kaj 1889. Estante persono impona li havis multajn disĉiplojn, inter kiuj estis ankaŭ la brita arkeologo Thomas Ashby. De 1917 Húlsen estis honorariita profesoro je Heidelberg. Poste Hülsen revenis al Italujo kaj pasigis la lastajn jarojn kontinue laborante en Toskanio.

Aliaj verkoj

redakti
  • Forma Urbis Romae Antiquae, 1896 (kun Heinrich Kiepert)
  • Das Forum Romanum, 1904
  • Il Libro di Giuliano da Sangallo, 1910
  • Die römischen Skizzenbücher von Marten van Heemskerck, 1913-16 (kun Hermann Egger)
  • Römische Antikengärten dess 16. Jahrhunderts, 1917
  • Forum u. Palatin, 1926
  • Le Chiese di Roma nel Medio Evo, 1927
  • nova prilaboro de: F. Gregorovius, Le Tombe dei Papi, 1931
  • Das Skizzenbuch des Giovannantonio Dosio, 1933

Börker, Christoph: "Hülsen, Christian" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 9 (1972), p. 736

Eksteraj ligiloj

redakti