Teknologia Universitato Hamburgo

universitato en Germanio

La Teknologia Universitato Hamburgogermane Technische Universität Hamburg aŭ mallonge TUHH, oficialas ankaŭ la angla nomigo Hamburg University of Technology - estas ŝtata universitato en Hamburgo. Ĝi fondiĝis nur en 1978 kaj estas inter la plej junaj teknologiaj universitatoj de Germanio. La institucio situas en la urbokvartalo Harburg, centro de la pli granda samnoma urbodistrikto Harburg, en la sudo de la urba teritorio, sude de la pli suda branĉo de la rivero Elbo. La tria kaj kvara litero de la universitata mallongigo TUHH povas esti interpretataj kiel mallongigo de la urbokvartala nomo Hamburg-Harburg, sed la du literoj HH ankaŭ estas la regiona aŭtokodo de la tuta urbo Hamburgo (plene Hansa urbo Hamburgo), kaj tial ankaŭ povas signi la tutan urbon Hamburgo.

Teknologia Universitato Hamburgo
Technische Universität Hamburg
Technische Universität Hamburg (TUHH) logo.svg
Hauptgebäude der Technischen Universität der Freien und Hansestadt Hamburg.JPG
Informoj
fondodato 1978
speco ŝtata
jara budĝeto 115 milionoj da € (2012)
Situo
Geografia situo 53° 27′ 39″ N, 9° 58′ 10″ O (mapo)53.4609583333339.9695055555556Koordinatoj: 53° 27′ 39″ N, 9° 58′ 10″ O (mapo)
urbo Hamburgo, Germanio
Estraro
gvidanto Ed Brinksma
Nombroj
nombro de studentoj 6 678 (vintra semestro 2013-14) [1]
nombro de kunlaborantoj 675 (2012)
el tio profesoroj 97 (2012)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Teknologia Universitato Hamburgo
Technische Universität Hamburg
Information icon.svg
vdr

Preskaŭ 100 profesoroj instruas la pli ol 6000 studentojn en 42 bakalaŭraj kaj magistrigaj studfakoj. En la vintra semestro 2013-14 la nombro de novaj studentoj atingis rekordan nombron de pli ol 1 400, dum ankaŭ en la antaŭaj jaroj la nombro konstante kreskis. Universitata prezidanto ekde la 1-a de april 2011 estas la biologo Garabed Antranikian.

Inter la studentoj estis kaj estas pluraj aktivaj esperantistoj - ekzemplo estas la komputikisto Aleksandro Galkin.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti