Malfermi la ĉefan menuon

Georg Heinrich Sieveking

Sieveking pentrita de Martin Ferdinand Quadal, 1796

Georg Heinrich SIEVEKING (naskiĝinta en la 28-a de januaro 1751 en Hamburgo, mortinta samloke la 25-an de januaro 1799) estis germana komercisto kaj filantropo.

VivoRedakti

Post privata instruado Sieveking komencis, pro la frua morto de la patro, trejnadon komercistan en 1766 kaj ekfrekventis ekde 1768 la tre faman, de Johann Georg Büsch estritan Komercan akademion. Lia staĝdonanto Caspar Voght faris lin kompanianon de la en 1777. Ekde 1793 Sieveking estas sola kaj sukcesega posedanto de la firmao "Voght und Sieveking". Krom gravaj komercrilataj kun Franclando menciindas ankaŭ la ligoj al Norda Ameriko, Okcidenta kaj Orienta Hindio kaj Afriko. Evidentiĝis la granda horizonto profesia de Sieveking kiam li verkis en 1792 ampleksan fakverkon pri la trata juro kiun la kolegoj aplaŭdis. Liaj amikoj ŝatis kaj klerismon kaj la modan sensivecon. Inter ili nombriĝis Johann Michael Hudtwalcker, la filo de siaj trejnadmajstro Caspar Voght kaj poste ankaŭ Peter Ochs: ili fondis porlegantan societon kies membroj okupiĝis kun granda fervoro pri skribaĵoj de Friedrich Gottlieb Klopstock, Gotthold Ephraim Lessing kaj Moses Mendelssohn.

Sieveking estas ankaŭ klubano de la hamburga Patriota Societo de 1765, centro de klerismo en la urbo, kaj intertempe ankaŭ en framasonaj cirkloj kie li iĝis eĉ loĝiestro. En la gazetoj "Neue Zeitung" kaj "Addreß-Comtoir-Nachrichten" li publikigis eseojn kaj poemojn. Kiel unu el la membroj de Patriotische Gesellschaft li akuzis troan lukson kaj postulis kune kun praktikaj reformproponoj de la riĉuloj esti honestaj kaj sinceraj en la impostopago. Kroma "Ŝparkaso / Ersparniskasse" subtenu socitavolanojn pli malsuperajn en kazo de malsano kaj senlaboro.

Franclando imitindaRedakti

Sieveking estas unu el la plej grandaj adeptoj de la idealoj de la Franca Revolucio en sia lando. Li furoris en tuta Germanujo kiam li organizis en la 14.7.1790, la datrevenon de la sturmado de Bastille, Feston de libereco (Harvestehuder Freiheitsfest) kiun partoprenis ankaŭ Klopstock kaj Adolph Knigge. En la sama jaro li postulis, estante nova gvidanto de labora kaj puna domo, partoprenigi ankaŭ la malliberulojn en la ĝuado de la Homaj rajtoj por ke la hamburga institucio ne estu dua "Bastille".

Ekde 1792 Sieveking estis prezidanto de Legadoklubo (Société de lecture) kies membroj estis krom samepensantaj hamburganoj ankaŭ la sendito François Lehoc kaj aliaj francoj. Pro la entuziasmo revolucia, kiun kritikis i.a. eĉ Johann Wolfgang von Goethe, Sievking sukspektigis sin esti jakobeno. Li ne povis forigi la fermon de la Legadoklubo efektivigitan de Prusio, Hanovro kaj konservativistoj el la hansourbo Hamburgo mem. Per la senkulpigskribaĵo An meine Mitbürger (1793) Sieveking intencis pruvi sian nepartoprenon en revoluciaj fiagadoj konfesante klare la emon je reformoj gvidataj per klerismo. Li subtenis ankaŭ la germanan eldoniston Carl Friedrich Cramer en Parizo.

Locus amoenus NeumühlenRedakti

En 1793 li akiris kun Conrad Johann Matthiessen kaj Piter Poel kamparanan bienon en Neumühlen kiu iĝis socia centro de la urbo kaj loko de klerisma hejmeco kaj komunikado de eŭropa rango. Tien venis personuloj kiel Klopstock, Wilhelm von Humboldt kaj Friedrich Heinrich Jacobi. Liaj bonegaj kontakoj kun francoj, estante suspektegaj por kontraŭuloj konservativaj, kiel ankaŭ lia diplomatia lerteco evidentiĝis helpantaj en la 1786-a jaro kiam li sukcesis ke Franclando malfaris embargon metitan sur hamburgaj ŝipoj. Tiam li intertraktis oficiale en la nomo de la hamburgaj senatoroj.

Post la morto lia komercdomo, unu el la plej grandaj en Hamburgo, plutenaditis fare de lia vidvino kaj la kompanianoj Jean François Bertheau kaj Friedrich Joachim Schlüter. Bankroto estis en 1811 dum ĝenerala komerca krizo.

GravecoRedakti

Sieveking feliĉe kombinis ekonomian sukceson, malfermitecon, plukleriĝemon kaj ŝaton politike engaĝiĝi. Li batalis por emancipiĝoj politikaj kaj komunutileco. Sekve li tipis por klerismaj komercistoj kiaj ne nur en Hamburgo en la malfrua 18-a jarcento ludis rolon eminentan de siaj landoj estantaj sur la vojo el la Moderno.

VerkojRedakti

  • Ueber d. Bestimmung des Menschen z. Glückseeligkeit durch Weisheit u. Tugend, Vorgelesen in d. Verslg. d. drey vereinigten Freymaurerlogen in Hamburg d. 5ten Nov. 1774, 1774
  • Zwey Reden, gehalten in d. Verslgg. d. vier vereinigten Freymaurerlogen in Hamburg, 1777
  • Ueber d. hamburg. Münzfuss, mit Rücksicht auf d. Herrn Prof. Büsch Grundsätze d. Münzpol., 1789
  • Materialien zu e. vollst. u. systemat. Wechsel-Recht, mit bes. Rücksicht auf Hamburg, denkenden Rechtsgel. u. Kaufleuten z. Prüfung vorgelegt, zu Druck befördert v. d. Hamburg. Commerz-Deputation, 1792 (mit Ergg. u. e. Vorrede v. C. U. D. v. Eggers, 2 1802)
  • Ist es gerecht, billig, nützl., nothwendig, d. Gesetze u. Gebräuche d. Rückwechsels wegen d. in Frankr. protestirten Wechsel zu verändern?, in: Hamburg. Addreß-Comtoir-Nachrr. v. 30. 12. 1793
  • Fragmente über Lŭus, Bürger-Tugend u. Bürger-Wohl f. hamburg. Bürger, die d. Gute wollen u. können, am 17ten Nov. 1791 in d. Ges. z. Beförderung d. Künste u. nützl. Gewerbe gelesen v. G. H. S., in: Verhh. u. Schrr. d. Hamburg. Ges. z. Beförderung d. Künste u. nützl. Gewerbe, Bd. 4, 1797, S. 161–82.

LiteraturoRedakti

  • Georg Herman Sieveking: Aus der Familiengeschichte de Chapeaurouge und Sieveking 1794–1806. In: Zeitschrift des Vereins für Hamburgische Geschichte. 12 (1908), ISSN 0083-5587, S. 207–234.
  • Heinrich Sieveking: Georg Heinrich Sieveking. Lebensbild eines hamburgischen Kaufmanns im Zeitalter der französischen Revolution. Berlin 1913.
  • Heinrich Sieveking: Das Handlungshaus Voght und Sieveking. In: Zeitschrift des Vereins für Hamburgische Geschichte. 17 (1912), ISSN|0083-5587, S. 54–128. Textgleich mit dem gleichnamigen Kapitel in Heinrich Sievekings 1913 erschienener Monographie.

Eksteraj ligilojRedakti