Heinrich Rudolf Hertz
Heinrich Rudolf HERTZ [hajnriĥ rudolf herc] (naskiĝis la 22-an de februaro, 1857, mortis la 1-an de januaro, 1894) estis germana fizikisto.
Heinrich Rudolf Hertz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Heinrich Rudolf Hertz | |||||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1857 en Hamburgo | ||||
Morto | 1-an de januaro 1894 (36-jara) en Bonno, ![]() | ||||
Mortis per | sepso [#] | ||||
Tombo | tombejo Ohlsdorf [#] | ||||
Religio | luteranismo [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Hamburgo [#] | ||||
Alma mater | Munkena universitato • Humboldt-Universitato en Berlino • Teknologia Universitato Munkeno • teknologia universitato Dresdeno • Gelehrtenschule des Johanneums [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Gustav Ferdinand Hertz [#] | ||||
Edz(in)o | Elisabeth Hertz [#] | ||||
Infanoj | Mathilde Carmen Hertz • Johanna Hertz [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • filozofo • inventisto • inĝeniero • universitata instruisto [#] | ||||
Laborkampo | fiziko • elektrotekniko • akustiko • elektromagneta ondo [#] | ||||
Aktiva en | Bonno [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Hermann von Helmholtz • Wilhelm Johann Friedrich von Bezold [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskiĝinte en Hamburgo, li studis fizikon kaj matematikon en Munkeno kaj Berlino. Li doktoriĝis en Berlino ĉe Hermann von Helmholtz, kiu ekkonis lian grandan talenton, kaj habilitiĝis en Kiel. De 1885 ĝis 1889 li okupis profesoran postenon en la universitato de Karlsruhe, kaj ekde 1889 li estis profesoro pri fiziko en Bonn.
Lia ĉefa merito estis la eksperimenta pruvo de la elektromagneta teorio de la lumo en 1884 prezentita en 1873 de James Clerk Maxwell . Hertz pruvis, ke la elektreco en formo de elektromagnetaj ondoj propagiĝas je la sama rapideco kiel lumaj ondoj. Ankaŭ per diversaj aliaj eksperimentoj li pruvis, ke la radioondoj kaj la lumo estas samaj, nur kun aliaj frekvencoj. Liaj esploroj liveris la bazon por la evoluigo de la sendrata telegrafado kaj de la radiografio.
La mezurunuo de la frekvenco (unu oscilo po sekundo = 1 Hz, herco) estas nomata laŭ li.
Heinrich Rudolf Hertz mortis en la aĝo de apenaŭ 37 jaroj en Bonn.
PIV registras lian nomon en la internaciigita formo Herco.
HonorojRedakti
Multaj konstruaĵoj kaj stratoj nomiĝis por li, ekz. la Heinrich-Hertz-gimnazio en Erfurto.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://chem.ch.huji.ac.il/~eugeniik/history/hertz.htm Arkivigite je 2006-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.kepu.gov.cn/kxrw/index.asp?rw=297&jiang=0 Arkivigite je 2006-04-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.uni-leipzig.de/~pwm/kas/afm/Hertz.pdf Arkivigite je 2007-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- http://dochost.rz.hu-berlin.de/dissertationen/historisch/hertz-heinrich/HTML