Hamburg-Eimsbüttel

urbodistrikto de Hamburgo
Eimsbüttel
urbodistrikto de Hamburgo
situo de la urbodistrikto en Hamburgo

Eimsbüttel estas urbodistrikto de la libera hansa urbo Hamburgo, situanta en la nord-okcidenta parto de la urbo. Ĝi dividiĝas je la kvartaloj Eimsbüttel, Rotherbaum, Harvestehude, Hoheluft-West, Lokstedt, Niendorf, Schnelsen, Eidelstedt kaj Stellingen. La plej suda parto apartenas al la urbocentro - historie kaj nuntempe ĝi konsistigas la judan kvartalon de la urbo. En Stellingen situas la urba bestoĝardeno, nomata Tierpark Hagenbeck. Ju pli norde, des pli malurbeca estas la pejzaĝo, kaj inter domaroj tie estas multaj naturprojektejoj kaj aliaj verdejoj. Ekzemplo de serena verda regiono estas Eidelstedter Feldmark, kiu situas oriente de la germana aŭtovojo A7 kaj ankoraŭ restas paŝtejo.