Katalin Klafsky
Katalin Klafsky [klafski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klafsky Katalin estis hungardevena germana operkantisto (soprano), primadono. Ŝia (tria) geedziĝa nomo estis Katharina Klafsky-Lohse.
Katalin Klafsky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1855 en Jánossomorja |
Morto | 22-an de septembro 1896 (41-jaraĝa) en Hamburgo |
Mortokialo | Cerba kancero |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Franz Greve (en) Otto Lohse (en) |
Parencoj | Rudolf Klafsky (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Katalin Klafsky[1][2] naskiĝis la 19-an de septembro 1855 en Mosonszentjános, ŝi mortis la 22-an de septembro 1896 en Hamburgo.
Biografio
redaktiKatalin Klafsky en la aĝo de ok jam kantis en preĝeja koruso. Dekkvinjara ŝi iris al Sopron kaj baldaŭ al Vieno, kie ŝi estis servisto ĝis oni rimarkis ŝian voĉan kaj kantantan talenton. Ŝi ricevis kantolecionojn de en:Mathilde Marchesi ĝis 1875, dum ŝi kantis en opereja koruso, poste ŝi kantis en Salzburg. En la sekva jaro ŝi edziniĝis kaj sekvis la edzon al Lepsiko. Iom ŝi retiriĝis, sed pro fiasko de la geedziĝo poste ŝi denove kantis en Lepsiko, pli poste en Hamburgo kaj Bremeno, kie ŝi estis primadono ekde 1885. Ŝi kantis en Londono (1892) kaj Usono (1895). Oni aprezis ŝin la plej granda Wagner-interpretisto de ŝia tempo, la plej potenca "Leonore" de Fidelio. Ŝia tria edzo estis de:Otto Lohse.
Ŝia repertuaro (elekto)
redakti- Ludwig van Beethoven: Fidelio — Leonora
- Vincenzo Bellini: Norma (opero) — titolrolo
- Giacomo Meyerbeer: Robert le diable — Alice
- Fromental Halévy: La judino — Recha
- Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni — Donna Anna
- Richard Wagner:
- Tannhäuser (opero) – Venus
- Tristano kaj Izoldo – Brangäne
- Die Walküre – Brünhilde
- Lohengrin – Ortrud
Memorigiloj
redakti- marmora busto en operejo de Hamburg
- kratero en Venuso (planedo)
- memortabulo en Jánossomorja
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio