Fromental Halévy

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fromental

Fromental HALÉVY (naskiĝinta la 27-an de majo 1799 en Parizo, mortinta la 17-an de marto 1862 en Nico) estis franca komponisto.

Fromental Halévy
Persona informo
Jacques-Fromental Halévy
Naskiĝo 27-an de majo 1799 (1799-05-27)
en Parizo
Morto 17-an de marto 1862 (1862-03-17) (62-jaraĝa)
en Nico
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Konservatorio de Parizo vd
Familio
Dinastio famille Halévy vd
Patro Élie Halévy vd
Gefratoj Léon Halévy vd
Edz(in)o Léonie Halévy vd
Infanoj Geneviève Halévy vd
Parencoj Georges Bizet • Ludovic Halévy vd
Profesio
Okupo komponisto • academic musician vd
Verkado
Verkoj Clari ❦
La Judino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Originante el juda familio li studis ekde 1809 ĉe la Pariza konservatorio (Berton, Cherubini) kaj ricevis en 1819 la t.n. Roman premion kiu ebligis studvojaĝojn en Italujon. Jam en 1816 li iĝis helpinstruisto kaj en 1827 instruisto pri harmonio, en 1833 pri kontrapunkto kaj en 1846 pri kompondado ĉe la konservatorio menciita. Krome li estis inter 182--30 akompanisto ĉe la Itala operejo kaj inter 1830 kaj 1845 repetisto ĉe la Granda operejo. Jam en 1836 li ĝis membro de Akademio de Belartoj de Francio kaj en 1854 ties daŭra sekretario.

El liaj pli ol 30 operejoj kaj 2 baletoj - kiuj surscenejiĝis post komencaj malaproboj pluraj - nur du havas vere daŭripovan sukceson, nome la granda opero »La Juive« kaj la komika opero »L'´Éclair«, ambaŭ en 1835. Sed per ili Halévy iĝis unuaranga inter similaj komponistoj. Nur flanke citindas kelkaj pli leĝeraj verkoj: »La reine de Chypre« (1841; eltiraĵon porpianan verkis Richard Wagner), »Ludovic« (komika opero, kiun estis komencinta Hérold; 1833). Kelkaj partoj operaj (ekz. el »Guido et Ginévra«, 1838) ankaŭ juste aplaŭditis.

Ĝenerale li verkis tro peze por pove sukcesi apud la furiozaj Giacomo MeyerbeerDaniel-François-Esprit Auber. Inter nescenejaĵoj jenas menciindaj »Prométhée enchaîné« (1849), kelkaj kantataoj, kelkaj korusaĵoj, pianaĵoj, eklezimuzikaĵoj (»De profundis«, 1818).

Liajn funebrajn paroladojn je mortintaj akademianoj eldonitis en la kolektoj »Souvenirs et portraits« (1861) kaj »Derniers souvenirs et portraits« (1863). Lernolibro kontrapunkto eldonita sub la nomo de Luigi Cherubini(»Cours de contrepoint et de fugue«; noveldonite en 1896 en Kolonjo) faritis de Halévy uzante malnovajn kajerojn didaktikan.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 648-649, kio kio legeblas tie ĉi interrete.