Geneviève Halévy

Marie-Geneviève Raphaëlle Halévy-Bizet-Straus (26a de Februaro 1849 – 22a de Decembro 1926) estis franca salonnière (salonistino) kiu estis edzino de Georges Bizet. Ŝi inspiris al Marcel Proust kiel modelo por la roluloj de la Dukino de Guermantes kaj Odette de Crécy en À la recherche du temps perdu.

Geneviève Halévy
Persona informo
Naskonomo Marie Geneviève Raphaëlle Halévy
Naskiĝo 26-an de februaro 1849 (1849-02-26)
en Parizo
Morto 22-an de decembro 1926 (1926-12-22) (77-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Loĝloko Hôtel Halévy
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Fromental Halévy
Patrino Léonie Halévy
Edz(in)o Georges Bizet • Émile Straus
Infano Jacques Bizet
Okupo
Okupo salonestrino
vdr

Ŝi estis filino de judaj gepatroj kaj suferis tragedian junaĝon, en kiu mortis lia patro kaj fratino, dum ŝia patrino suferis mensan nestabilecon. En 1869, ŝi edziniĝis al Georges Bizet, disĉiplo de sia patro, kaj naskis en 1871 ilian filon Jacques, kiu iĝis lerneja kolego de Marcel Proust. Bizet subite mortis pro koratako en 1875.

Geneviève ekloĝis kun sia onklo, Léon Halévy, kaj malfermis salonon por sia kuzo Ludovic Halévy, kie ŝi helpis lin akcepti la artistan societon de sia tempo. Tio estis konata kiel la Ludovikaj Ĵaŭdoj (Les jeudis de Ludovic). Post kelkaj jaroj, ŝi malfermis sian propran salonon kie distingitaj societanoj, kiel la gebaronoj de Rothschild, la grafino Potocka, la dukino de Richelieu, kaj la grafino de Chevigné (denaske de Sade, alia modelo por la rolulo de la dukino de Guermantes) renkontiĝis kun verkistoj kaj intelektuloj kiel Guy de Maupassant, Henri Meilhac, Georges de Porto-Riche, Paul Bourget, Paul Hervieu, Joseph Reinach, kaj ŝia kuzo Ludovic.

En 1886, ŝi edziniĝis al la advokato Émile Straus, konatulo de la familio Rothschild, kaj ŝia salono ixgis pli kaj pli enmoda: ŝi akceptis en ĝin la aristokraton Robert de Montesquiou kaj lian kuzinon la grafino Greffulhe, pentristojn kaj ĵurnalistojn. Multaj subtenantoj de Alfred Dreyfus sociiĝis ĉe la salono de Mme Straus, kiel Marcel Proust, kiu estis unu el la unuaj intelektuloj kiuj subskribis peticion en la gazeto L'Aurore en la epoko de la Dreyfus-afero. Post la afero, la salono iĝis malplej elstara.

Bibliografio redakti

  • Andrée Jacob, Il y a un siècle, quand les dames tenaient salon, Paris, Ed. Arnaud Seydoux, 1991
  • Painter, George Duncan: Marcel Proust: a biography, London, Chatto & Windus, 1959