Daniel-François-Esprit Auber

Daniel-François-Esprit AUBER [danjɛl fʁɑ̃swa ɛspʁi obɛːʁ] (29-an de januaro 1782 en Caen; 12-an de majo 1871 en Parizo) estis franca komponisto.

Daniel-François-Esprit Auber
Persona informo
Daniel-François-Esprit Auber
Naskiĝo 29-an de januaro 1782 (1782-01-29)
en Caen
Morto 12-an de majo 1871 (1871-05-12) (89-jaraĝa)
en 9-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo komponisto • koreografo • pedagogo • muzikologo vd
Aktiva en Francio vd
Verkado
Verkoj Concert à la cour ❦
Léocadie ❦
La mutulino de Portici vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Daniel-François-Esprit Auber

Auber unue sekvis laŭ la volo de siaj gepatroj edukadon kiel komercisto en Londono. Kiam li en 1803 revenisal Parizo, Luigi Cherubini kuraĝigis lin komponi muzikon por la scenejo. La trarompon li atingis en 1820 per sia opero La bergère châtelaine (La ŝafistino kiel nobelulino). En la jaro 1842 Auber fariĝis direktoro de la Konservatorio de Parizo kaj finfine en 1857 imperiestra orkestrestro. Auber mortis en la aĝo de 89 jaroj en Parizo. Li estas enterigita sur la tombejo Père-Lachaise.

Verkoj (elektaĵo) redakti

Operoj redakti

  • Le Macon, 1825
  • La muette de Portici (La mutulino de Portici), 1828
  • La fiancée, 1829
  • Fra Diavolo, ou L'hôtellerie de Terracine (Fra Diavolo aŭ La gastejo de Terracina), 1830
  • Gustave III, ou Le bal masqué, 1833
  • Lestocq, ou L'intrigue et l'amour, 1834
  • Le cheval de bronze, 1835
  • L'ambassadrice, 1836
  • Le domino noir (La nigra Domino), 1837
  • Le lac des fées, 1839
  • Les diamants de la couronne (La krondiamantoj), 1841
  • Haydée, ou Le secrét, 1847
  • Marco Spada, 1853
  • Manon Lescaut, 1856
  • La fiancée du Roi de Garbe, 1864

Literaturo redakti

  • Adolph Kohut: Auber. Reclam, Lepsiko 1895.
  • Charles Malherbe: Auber, biographie critique. Laurens, Parizo 1911.
  • Herbert Schneider: Chronologisch-thematisches Verzeichnis sämtlicher Werke von Daniel François Esprit Auber (AWV). Olms, Hildesheim 1994 ISBN 3-487-09866-0.

Vidu ankaŭ redakti

Auber estas nomdonanto de la rue Auber en Parizo, kiu ligas la place de l’Opéra kun la rue du Havre, kaj estas fama precipe pro la stacidomo Auber de la linio A de la regiona fervojtrafiko.

Eksteraj ligiloj redakti