Espéranto France-Est

franca regiona Esperanto-asocio
(Alidirektita el OFE)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Espéranto France-Est (EFE) estas franca regiona Esperanto-asocio, kies esperanta nomo estas Orientfranca Federacio de Esperanto (OFE). Ĝi grupigas esperantistojn en la orientfrancaj departementoj Meuse (55), Moselle (57), Meurthe-et-Moselle (54), Bas-Rhin (67), Haut-Rhin (68) kaj Vosges (88). OFE estas membro de la nacia asocio Espéranto-France.

Historio redakti

Origino de la asocio troviĝis en Nancio. En decembro 1902, do mallonge post la apero de Esperanto, du gimnaziaj instruistoj kunvokis publikan kunvenon kaj fondis "la société française de propagation de l'Espéranto". Komence de 1903 komenciĝis Esperanto-kurso por grupo de la touring-club de France. En la jaroj 1903 kaj 1904 la grupo de Nancio kaj tiu de Epinal publikigis komunan jarlibron.

Strukturo redakti

Aktuale la asocion prezidas Edmond Ludwig, kasisto estas André Grossmann kaj sekretario Robert Kueny.

La informilo redakti

La asocia gazeto estas "La informilo", aperanta kvarfoje jare. Estas intensa kunlaborado kun germana regiona asocio BAVELO. Redaktoro ekde la 1980-aj jaroj estas Pol Denis.

Lokaj grupoj redakti

Enkadre de Esperanto France-Est kunlaboras lokaj Esperanto-kluboj en jenaj urboj:

Eksteraj ligiloj redakti

Retpaĝo de Espéranto France-Est