Gérardmer

komunumo en la departemento Vogezoj de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gérardmer (stacidomo).

Gérardmer estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Vosges (Vogezoj), en la administra regiono Grand Est ("Granda Oriento") kaj en la historia kultura regiono Loreno. Fine de 2021 en la komunumo vivis 7 833 loĝantoj sur areo de 54,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 143 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Dié-des-Vosges kaj al la kantono Gérardmer.

Gérardmer
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Vogezoj (Vosges)
Arondismento Saint-Dié-des-Vosges
Kantono Gérardmer
Historie en Loreno
INSEE kodo 88196 [+]
Poŝtkodo 88400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 833  (2021) [+]
Loĝdenso 143 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 4′ N, 6° 53′ O (mapo)48.0722222222226.8786111111111Koordinatoj: 48° 4′ N, 6° 53′ O (mapo) [+]
Alto 670 m [+]
Areo 54,78 km² (5 478 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gérardmer (Vosges)
Gérardmer (Vosges)
DEC
Gérardmer
Gérardmer
Situo de Gérardmer
Gérardmer (Francio)
Gérardmer (Francio)
DEC
Gérardmer
Gérardmer
Situo de Gérardmer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gérardmer [+]
vdr

La teritorio havas komunan limon kun Arrentès-de-Corcieux, Rochesson, Liézey, Sapois, Le Tholy, Xonrupt-Longemer, Barbey-Seroux, La Bresse, Gerbépal kaj Granges-Aumontzey. Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas géromois.

Vido de Gérardmer kaj de ĝia lago

Geografio redakti

Gérardmer lokiĝas ĉe lago kiu havas la saman nomon (ĝi estas fama pro tiu-ĉi); la meza alteco estas 670 m. La plej alta loko estas la Tête de Grouvelin (Kapo de la Grouvelin) kiu kulminas je ĉ. 1 137 m.

La urbo havas multajn arbarojn, entute 3 721 ha , ĉefe piceajn, kverkajn, fagajn, abiajn.

Gérardmer estas ankaŭ fama pro la skio-aktivecoj.

Ĝia nomo tra la tempo redakti

  • Gerardmer, Girameix, Gerameix, 1567
  • Giraulmeix, 1569
  • Giraulmer, 1571
  • Giraumeix, 1580
  • Gerentsee, 1580
  • Gerolt See, 1588
  • Giradmer, 1594
  • Girardmer, 1596
  • Giraumey ou Girarmer, 1656
  • Jerosmé, 1663
  • Gérarmer, Gerardi Mare, 1768
  • Gérardmer, aŭ vulgare Giraumeix, 1779

Loĝantoj redakti

Loĝantevoluo
1968 1975 1982 1990 1999 2006 2020
9 326 9 471 9 106 8 951 8 845 9 573 7 822

Monumento redakti

 
Kirko Sankta Bartelomeo

Ĝemelurboj redakti

Gérardmer ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Okazaĵoj redakti

  • Fantastic'Arts trilerfilma festivalo
  • Festo de la flavaj narcisoj (teorie ĉiun jaron se eblas)

Esperanta vivo redakti

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 8 voĉoj (0,27 %) en 2004 kaj 10 (0,34 %) en 2009.

Vidu ankaŭ redakti