Ursula Niesert

germana komputikisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ursula Niesert estas germana doktoriĝinta biologino kaj esperantistino,[1] vivanta en Freiburg. Ekde la fondiĝo de la regiona Esperanto-organizaĵo BAVELO en la sudokcidenta federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio en 1982 ŝi estas ties estrarano (stato de junio 2014). Krome, ekde 1995 ŝi dum pluraj jaroj estis salajrita ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio, kiu pro tio translokigis sian centran oficejon de Bonn al Freiburg. En 1999 ŝi estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la tiujara Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Berlino. Ursula Niesert aktivas kiel vikipediisto.

Ursula Niesert
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1949 (1949-08-23) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti