La respondrajto ĝenerale signifas la rajton defendi sin kontraŭ la publika kritiko en la sama loko, kie ĝi estis publikigita. En iuj landoj, kiel Brazilo, ĝi estas laŭleĝa aŭ eĉ konstitucia rajto. En aliaj landoj, ne estas laŭleĝa rajto kiel tia, sed estas rajto, kiun iuj amaskomunikiloj kaj eldonejoj elektas doni al homoj kiuj estis severe kritikitaj de ili, konsiderante tion kiel aferon de redakcia politiko. En kunsidoj de organizaĵoj, respondrajto permesas ke aludito intervenu eĉ antaŭ sia parolvico.

Laŭ leĝo redakti

Brazilo redakti

La Brazila konstitucio garantias la respondrajton (direito de resposta).[1]

Eŭropo redakti

Eŭropa Unio redakti

En Eŭropo, okazis proponoj por laŭleĝe devigebla respondrajto, kiu validas por ĉiuj amaskomunikiloj, inkludante gazetojn, revuojn, kaj aliaj presitaj rimedoj, apud radio, televido, kaj interreto. En 1974, la Komitato de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo jam voĉdonis rezolucion donante respondrajton al ĉiuj individuoj.[2] Per la artikolo 1 de la rekomendo de la 2004-a Konsilio de Eŭropo, la respondrajto definiĝis jene: ...proponante eblecon reagi al ajna informo en amaskomunikilo prezentante malprecizajn faktojn...kiuj influas...personajn rajtojn. [3]

Unuopaj ŝtatoj redakti

En la federacia sistemo de Germanio, la unuopaj federaciaj ŝtatoj responsas pri edukado, kulturaj aferoj, kaj ankaŭ gazetaro kaj elektronikaj amaskomunikiloj. Ĉiuj gazetaraj leĝoj de la 16 federaciaj ŝtatoj garantias la rajton nombri prezenton de faktaj deklaroj, kiujn koncernataj individuoj kaj organizaĵoj konsideras eraraj. Tiu estas bazita sur artikolo 11 la nacia gazetara leĝo de 1874, kaj ĝi troviĝas en ĉiuj 16 leĝoj kiel §11 aŭ §10 en iomete modifitaj versioj.

Aŭstrio kaj Svislando havas similajn leĝojn. En Aŭstrio estas en artikolo 9 de la nacia amaskomunikila juro, en Svislando en artikolo 28g de la civila kodo.

En Francujo, la rajto por korekta respondo rilatas al la artikolo 13 de la Leĝo de la libereco de la gazetaro de la 29-a de julio 1881 kaj estas renovigita kaj etendita al dissendaj kaj ciferecaj amaskomunikiloj tra diversaj leĝoj kaj dekretoj.

La belga leĝo pri respondrajto aperis en 1831 kiel artikolo 13 de la 1831-a dekreto pri la gazetaro. Tiu estis anstataŭita 130 jarojn poste per la leĝo sur la droit de réponse aŭ «loi du 23 juin 1961». Origine raportante nur al la presita gazetaro, ĉi tiu leĝo estis amendita en 1977 per la leĝo de «4 mars 1977 relative au droit de réponse dans l'audiovisuel», t.e. pri aŭdovidaj amaskomunikiloj, eldonita en la Moniteur Belge je la 15-a de marto 1977. [4] [5]] Ekde la federaciado de la belga ŝtato en 1980, la lingvaj komunumoj estas responsaj pri la amaskomunikiloj, kaj tiel la flandra komunumo pasigis en 2005 dekreton datitan je la 4-a de marto 2005, kiu reguligas la respondrajton en la artikoloj 177 al 199, kaj la germanlingva komunumo aprobis la dekreton de la 27-a de junio 2005, kiu simple rilatas al la leĝo de 1961 kiel amendita en 1977. [5](p.32)

Unuiĝintaj Nacioj redakti

La Unuiĝintaj Nacioj agnoskas la International Right of Correction (Internacian Rajton de Korekto) tra la Convention on the International Right of Correction (Konvencio pri la Internacia Rajto de Korekto), kiu ekvalidis la 24-an de aŭgusto 1962.[6]

Laŭ redakcia politiko redakti

Respondrajto povas esti ankaŭ parto de la redakcia politiko de novaĵpublikaĵoakademia gazeto.

BBC redakti

BBC eldonis gvidilon pri respondrajto specifikante[7]:

Kiam nia eldonaĵo faras deklarojn pri malbonagado, delikto aŭ nekompetenteco aŭ elmetas fortan kaj malutilan kritikojn de individuo aŭ institucio, la supozo estas ke al tiuj kritikituloj estu donita "respondrajto", t.e. donita justa ŝanco respondi al la akuzoj.

Australasian Journal of Philosophy redakti

La Australasian Journal of Philosophy (Aŭstralazia ĵurnalo pri filozofio) skribis en sia redakcia politiko[8]:

Al aŭtoroj de la materialoj kiuj estas komentitaj [en diskutaj Notoj] estu donita respondrajton (subjekto al la kutima arbitracio), pri la kompreno ke akurata publikigo de la Noto iĝos prioritato super la dezirindeco inkludi ambaŭ kaj Noton kaj Respondon en la sama publikaĵo de la Ĵurnalo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti