Thomas Nagel

usona filozofo

Thomas NAGEL (Belgrado, Jugoslavio, 4a de julio 1937) estas usona filozofo kaj profesoro pri Filozofio kaj Juro en la Universitato de Novjorko (NYU). Liaj verkoj centriĝis en filozofio de menso, [[politika filozofio kaj etiko. Li estas konata pro sia kritiko de la reduktismaj studoj pri la menso en sia eseo «What Is it Like to Be a Bat?» (Kia estas vesperti?, 1974) kaj pro sia kontribuo al la politik-morala teorio liberala kaj deontologia en The Possibility of Altruism (La eblo de altruismo, 1970).

Thomas Nagel
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1937 (1937-07-04) (86-jaraĝa)
en Beogrado
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Cornell vd
Familio
Edz(in)o Anne Hollander vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Doktoreca konsilisto John Rawls vd
Verkado
Verkoj What Is It Like to Be a Bat? ❦
Mind and Cosmos ❦
View from nowhere vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenis de juda familio, studis en la Universitato Cornell en 1958 kaj, poste, en la Universitato de Oksfordo en 1960. En 1963, doktoriĝis en la Universitato Harvard, estrite de John Rawls. Li profesoris en diversaj usonaj universitatoj.

Libroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thomas Nagel en la hispana Vikipedio.