Podkasto Roĝer Borĝes

Podkasto Roĝer Borĝes estas podkasto en esperanto. Ĝia enhavo parolas pri la plej malaĉaj aferoj de la vivo: homoj, lokoj kaj muziko, vizitante po unu landon epizode. La unua numero parolas pri Bosnio kaj la IJK 2006. Krom bosnan muzikon la programo enhavas intervjuojn kun Amir Hadziahmetovic (Esperanto Desperado), Haris Subaŝiĉ (LKK) kaj Leo Sakaguchi (dĵ).

Oni povas elŝuti ĝin laŭ MP3-dosiero, aŭ subskribi per iTunes, Yahoo Music, iPodder, Odeo, PodNova, NeVibes kaj multaj aliaj eblecoj. Ĝi estas farata de Roĝer Borĝes, brazila DĴ kaj muzik-produktisto.