Amir Hadžiahmetović

(Alidirektita el Amir Hadziahmetovic)

Amir HADZIAHMETOVIĆAmoDeL'Iro – Amiro estas inĝeniero, muzikisto, mastro de informatiko-specialisto pri datumsekureco kaj esperantisto naskiĝinta en Bosnio kaj Hercegovino, kiu ek de 1993 loĝas en Kopenhago, Danio.

Amir Hadžiahmetović
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Kopenhago
Ŝtataneco Bosnio kaj HercegovinoDanio
Okupo
Okupo esperantistoinĝenieromuzikisto
vdr

De sia infanaĝo li montris talenton pri muziko kaj diversgrade kapablis ludi diversajn instrumentojn: akordionon, violonon, trumojn, bason kaj gitaton. En Bosnio li estis membro de multaj bandoj: Neboder(1979), Stelex band(1982), Scabia(1985), Torpeda(1987), Uhuhu(1989). Paralele kun sia muzikkariero li studis kaj en 1989. iĝis inĝenieron pri Elektrotehniko-forta kurento, ĉe Universitato de Sarajevo. Pro la milito li fuĝis de en Bosnio en 1991., kaj post mallonga restado en diversaj landoj li alvenis en Danio kie li restis pli longan tempon. En Danio li muzikumis, laboris, studis kaj en 2006 skribis sian mastiĝ-tezon pri cifreca identeco. Oni povas rigardi kaj enŝuti la verkon skribitan en la angla ĉi tie: http://digitalidentitymanagement.wordpress.com/2006/07/06/hello-world/

En Danio Amir daŭrigis sian muzikkarieron, ludante en la bandoj Aferim (1993) kaj Udsalg (1994), kie kantis kaj ludis gitaron. En la bando El Kabong (1996), Amir estis ĉefkomponisto kaj ludis bason dum ca. du jaroj. En Karavane Blå(2000), li ankaŭ ludis bason.

Amir estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en Kopenhago en 1996, kie li estis kantisto kaj gitaristo. En aŭtuno 2005 Esperanto Desperado malfondiĝis, sed Amir volis daurigi muzikumi esperante kaj havis novajn kantojn kiujn li ŝatis registri. Tial en la komenco de 2006, kune du bonaj amikoj muzikistoj, li fondis novan bandon kiu estas nomita Espo-Despo (ofte skribita kiel unu vorto 'EspoDespo').

Amir verkis multajn kanzonojn kaj kantotekstojn en esperanto, angla kaj bosna lingvo. Kun siaj bandoj li eldonis 4 KDojn, unu LP, kaj lia muziko krome troveblas sur pluraj kompil-KDoj. Krom EspoDespo, li nuntempe ankaŭ ludas en la bando GipJoy(2003), kiu akustike ludas precipe konatajn Ciganajn kaj Balkanajn kantojn.

Vidu ankaŭ redakti