Sendricevilo estas aparato, kiu enhavas sendilon kaj ricevilon en unu kesto. Ambaŭ uzas cirkvitojn kune. La agordado por la sendilo kaj la ricevilo okazas sur la sama frekvenco por ambaŭ. Se diferenco inter send- kaj ricev-frekvenco estas bezonata, tio eblas. La uzanto ŝaltas de ricevo al sendado. Samtempa parolado de ambaŭ stacioj ne eblas.

moderna radioamatora sendricevilo

Preskaŭ ĉiu moderna amatora radioaparato nun estas sendricevilo. Apartaj riceviloj estas uzataj de ricevantoj (angle SWL).

En CB radio ankaŭ sendriceviloj estas uzataj.

Sendrataj telefonoj estas sendriceviloj. Je tiuj oni volas samtempe paroli kaj aŭskulti. Tial la sendilo kaj la ricevilo estas samtempe enŝaltitaj. En tiu kazo la sendfrekvenco devas esti alia ol la ricevfrekvenco.

La mallongigoj en la angla estas

  • TX por sendilo
  • RX por ricevilo
  • TX/RX por sendricevilo