Acta Diurna (latino: Ĉiutagaj Aktoj foje tradukitaj kiel Ĉiutagaj Publikaj Registroj) estis ĉiutagaj romiaj oficialaj novaĵoj, speco de ĉiutaga gazeto. Ili estis ĉizitaj sur ŝtono aŭ metalo kaj prezentitaj kiel anonctabuloj en publikaj lokoj kiaj la Forumo de Romo. Ili estis nomitaj ankaŭ simple ActaDiurna aŭ foje Acta PopidiActa Publica.

Historio redakti

La unua formo de Acta aperis ĉirkaŭ 131 a.K. dum la Romia Respubliko. Ties origina enhavo inkludis rezultojn de juraj procesoj kaj rezultoj de juĝoj. Poste la enhavo etendis ĝis publikigi novaĵojn kaj anoncojn kaj alitipajn notindajn informerojn kiaj elstaraj naskoj, geedziĝoj kaj mortoj. Post paro da tagoj la novaĵoj estis forigitaj kaj arkivitaj (kvankam neniu netuŝita kopio survivis ĝis nuntempe).

Publikigo de Acta Diurna haltis kiam la sidejo de la imperiestro translokiĝis al Konstantinopolo.

La Acta Diurna iel plenigis la lokon de la moderna ĵurnalo kaj de la registara oficiala gazeto. Oni citas tion kiel starto de la moderna ĵurnalismo.

"Acta Diurna" estis ankaŭ la titolo de nov-Latina gazeto, publikigita de Centaur Books.

Eksteraj ligiloj redakti