Publikaj rilatoj

(Alidirektita el Publika informado)

Publikaj rilatoj (laŭ traduko el la angla) aŭ pli klare publika informado signifas la rilatojn inter organizoj aŭ unuopuloj unuflanke kaj la publiko aliflanke. (Kelklande oni mallongigas al PR.) La organizoj povas esti entreprenoj, asocioj, institucioj, ŝtataj instancoj ks.; la unuopuloj estas ekzemple politikistoj, aktoroj aŭ verkistoj. La publikajn rilatojn flegas la organizo aŭ la unuopulo (aŭ agentejo por ili) por atingi pozitivan bildon en la publiko pri produkto, servo aŭ ideo.

Celo redakti

Publikaj rilatoj transdonu informojn pri la propraj temoj al la publiko. Longavide oni celas krei, konservi kaj (trans)formi bildon de la publiko pri la propra organizo aŭ persono kaj pri la koncernaj produktoj, servoj aŭ ideoj. Baza celo estas atingi grandan konatecon lige kun pozitiva bildo.

Vojoj redakti

La publikajn rilatojn oni povas flegi en rekta kontakto kun la publiko (per diversaj informiloj) aŭ per ĵurnalistoj, kiuj publikigas tekstojn en diversaj komunikiloj (ili ricevas gazetarajn komunikojn). Krome gravas informi ankaŭ la diversajn personojn en la propra organizo - estraranojn, kunlaborantojn, eble membrojn - kaj la diversajn kontaktulojn kiel liveristoj, klientoj aŭ institucioj.

La publikaj rilatoj prefere sekvu strategian planon. Tiu konstatu la aktualan bildon de la publiko pri la propra produkto, servo aŭ ideo, la deziratan bildon kaj la planatan vojon por transformi la bildon. Gravas ankaŭ interkonsenti pri detaloj kiel la uzendaj vortoj en komunikoj (en Esperantujo ekzemple: Esperantisto aŭ Esperanto-parolanto; movado aŭ komunumo; kongreso aŭ renkontiĝo ktp.)

La respondeculo pri publikaj rilatoj povas labori en la koncerna organizo aŭ en speciala entrepreno pri PR-konsilado.

Eroj de publikaj rilatoj redakti

La plej grava ero de publikaj rilatoj estas la amaskomunikilaj rilatoj; krome gravas informoj por la publiko en paperaj informiloj aŭ retpaĝoj.

Influo de publikaj rilatoj redakti

La influo de la gazetara laboro al la enhavo de gazetoj estas grandega. Lothar Rolke en 1992 faris studon pri ĝia efiko ("Medienresonanzanalyse"). Laŭ tio la rilato inter transpreno de gazetaraj komunikoj (kun iom da transformo) kaj la propra novaĵokunmetado fare de la ĵurnalistoj estas proksimume 70:30. Tio kongruas kun multaj aliaj studoj, kiuj indikas fortan influon de gazetara laboro al la enhavo de gazetoj kaj aliaj komunikiloj.

Nomo redakti

En Usono oni komencis uzi la nocion Public Relations unue en 1882, la germana nocio Öffentlichkeitsarbeit ekuziĝis en 1917. Oni parolas ankaŭ pri komunikado de organizo, de entrepreno aŭ pri manaĝerado de la komunikado.

Komparo kun varbado kaj merkatado redakti

Oni ne miksu publikajn rilatojn kun propagandovarbado. Dum propagando provas intense disvastigi ideon kaj varbado rekte instigas al aĉetado, la publikaj rilatoj celas krei pozitivan bildon de la organizo aŭ unuopulo, de la produktoj, servoj aŭ ideoj. La fakuloj iom diskutas, ĉu publikaj rilatoj estu parto de la komunikado kadre de la merkatado-miksaĵo aŭ ĉu ĝi estu sendependa.

Ĵurnalistoj kaj profesiuloj pri publikaj rilatoj redakti

Oni taksas, ke en Germanio en 2007 estis 48 000 plentempe laborantaj ĵurnalistoj kaj ĉ. 30.000 ĝis 50.000 profesiuloj pri publikaj rilatoj. Ekzistas ĉ. 2200 entreprenoj por publikaj rilatoj, plejparte tre malgrandaj. La dek plej grandaj havas inter 60 kaj 400 kunlaborantoj. Ankaŭ grandaj entreprenoj povas havi kvindekon da kunlaborantoj pri publikaj rilatoj.

Laborkampoj redakti

La Germana Asocio por Publikaj Rilatoj distingas dek laborkampojn de publikaj rilatoj:

  • Homaj rilatoj direktiĝas al kunlaborantoj, al ties familioj kaj al antaŭaj kaj eble estontaj kunlaborantoj.
  • Rilatoj al amaskomunikiloj alparolas ĵurnalistojn por instigi ilin pludoni la komunikojn.
  • Rilatoj kun politikistoj kaj ŝtatoficistoj provas aparte informi kaj influi tiujn; kutime tiu agado estas ne tre publika (kontraste kun la angla nomo public affairs).
  • Rilatoj kun investantoj estas afero de akciaj kaj similaj entreprenoj; ĝi direktiĝas ankaŭ al kreditoroj kaj financaj analizistoj.
  • Rilatoj kun la komunumo direktiĝas al loĝantoj kaj najbaroj de entreprenoj kaj fabrikoj.
  • Publikaj rilatoj pri produkto aŭ servo celas uzantojn kaj eblajn uzontojn de produktoj kaj servoj.
  • Ekologiaj rilatoj orientiĝas je la kritika diskutado pri normoj kaj valoroj de la vivmedio.
  • Temo-traktado komunikas pri unuopaj temoj.
  • Krizo-komunikado traktas apartajn komunikajn situaciojn, ekzemple post akcidento aŭ skandalo.
  • Identeco de la organizo (angle 'Corporate Identity') provas formi la entutan bildon en la publiko.

Gravaj laborkampoj kaj celgrupoj por Esperantujo redakti

En Esperantujo plej gravaj estas la homaj rilatoj al asociaj membroj kaj aliaj Esperanto-parolantoj (kaj tra ili al iliaj familioj kaj konatoj) grandparte per gazetoj, la rilatoj al amaskomunikiloj, la rilatoj kun politikistoj kaj ŝtatoficistoj kaj la publikaj rilatoj pri produkto aŭ servo per ekzemple informilo pri Esperanto aŭ Pasporta Servo.

Estas krome kelkaj gravaj celgrupoj de la komunikado de multaj Esperanto-organizaĵoj; oni povas meti tiun rilatadon en la laborkampojn de Publikaj rilatoj pri la produkto aŭ servo kaj en (nerektaj) rilatoj al amaskomunikiloj - oni celas eblajn lernontojn, influantojn de eblaj lernontoj kaj influantojn de amaskomunikiloj.

  • Lingvistoj (pro ilia influo al ĵurnalistoj, ilia apero en amaskomunikiloj, ilia instruado kaj informado de estontaj lingvo-instruistoj, tradukistoj, interpretistoj kaj ankaŭ kelkaj ĵurnalistoj);
  • la nomitaj grupoj de lingvo-instruistoj kaj, iom malpli grave, tradukistoj kaj interpretistoj (lingvo-instruistoj ofte (mis)informas siajn lernantojn pri Esperanto; krome tiujn grupojn ĵurnalistoj kaj la publiko taksas kiel fakulojn pri lingvoj - do gravas, ke ili almenaŭ bone sciu la faktojn pri Esperanto kaj Esperantujo);
  • lernejaj lernantoj kaj studentoj en altlernejoj; temas pri grupoj, el kiuj venas tre multaj Esperanto-lernantoj;
  • gepatroj de lernantoj (pro ilia influo kaj informado al lernantoj);
  • programistoj kaj matematikistoj (tiuj grupoj relative ofte lernas Esperanton);
  • multlingvuloj (ankaŭ tiu grupo ofte lernas Esperanton[1].

Indas noti, ke la publiko en relative malgrandaj lingvokomunumoj estas pli malferma al Esperanto ol en grandaj[2] - tie la ŝanco varbi Esperanto-lernantojn estas pli granda. Ekzemploj estas Islando, Luksemburgio, Finnlando, Belgio kaj regionoj kiel Katalonio, Bretonio aŭ Eŭskio.

Komunikaj instrumentoj redakti

Literaturo, ĉefe germana, iom angla redakti

  • Siegfried Aberle/Andreas Baumert: Öffentlichkeitsarbeit. Deutscher Taschenbuch Verlag, München 2002, ISBN 3-423-50857-4
  • Armbrecht / Zabel: Normative Aspekte der Public Relations. Opladen, 1994.
  • Avenarius: Public Relations. Die Grundform der gesellschaftlichen Kommunikation. Darmstadt, 2000.
  • Bentele / Brosius / Jarren: Öffentliche Kommunikation. Opladen, 2003.
  • Bentele / Fröhlich / Szyszka (Hrsg.): Handbuch der Public Relations. Wiesbaden, 2005
  • Breyer-Mayländer: Managementaufgabe integrierte Unternehmenskommunikation. Expert Verlag, Renningen 2006, ISBN 3-8169-2622-3
  • Bogner, Franz M.: Das neue PR-Denken. Strategien, Konzepte, Aktivitäten. Frankfurt 2005, ISBN 3-636-01250-9
  • Werner Bogula: Leitfaden Online-PR. UVK Verlagsgesellschaft mbH, 2007, ISBN 978-3-89669-593-2
  • Cutlip / Center / Broom: Effective public relations. 1994.
  • Dagger / Greiner / Leinert / Meliss / Menzel: Politikberatung in Deutschland. Praxis und Perspektiven, VS-Verlag, Wiesbaden 2004. ISBN 3-531-15388-9
  • Dagger / Kambeck: Politikberatung und Lobbying in Brüssel, VS-Verlag, Wiesbaden 2007. ISBN 3-531-15388-9
  • Deutscher Fachjournalisten-Verband / Bentele: PR für Fachmedien. Konstanz 2006, ISBN 978-3-89669-506-2.
  • Lars Dörfel (Hrsg.): INTERNE KOMMUNIKATION: Die Kraft entsteht im Maschinenraum, Berlin, 2007 ISBN 978-3-940543-00-4
  • Falkenberg, Viola: Im Dschungel der Gesetze. Leitfaden Presse- und Öffentlichkeitsarbeit. Bremen 2004, ISBN 3-937822-59-3.
  • Faulstich: Grundwissen Öffentlichkeitsarbeit. München, 2001.
  • Grunig / Hunt: Managing Public Relations. 1984.
  • Grunig / Grunig / Dozier: Excellent public relations and effective organizations. New York, 2002.
  • Hansen / Schmidt: "KONZEPTIONSPRAXIS - Eine Einführung für angehende PR- und Kommunikationsfachleute mit einleuchtenden Betrachtungen über den Gartenzwerg", Frankfurt/M. 2006, FAZ-Institut. 3., aktualisierte Auflage: August 2006. ISBN 3-89981-125-9
  • Hartwig: Trojanische Pferde der Kommunikation? Einflüsse von Werbung und Öffentlichkeitsarbeit auf Medien und Gesellschaft. 1999.
  • Peer Heinelt: „PR-Päpste“.Die kontinuierlichen Karrieren von Carl Hundhausen, Albert Oeckl und Franz Ronneberger, Berlin 2003 (Karl Dietz Verlag), ISBN 3-320-02936-3
  • Dieter Herbst: Public Relations. Cornelsen Verlag, Berlin 2003, ISBN 3-589-23512-8
  • Hering, Schuppener, Sommerhalder: „Die Communication Scorecard“, Bern, Stuttgart, Wien (Haupt Verlag, 2004
  • Knobel, Peter P.: Public Relations-Agenturen führen. Für Auftraggeber und Agenturleiter, Viola Falkenberg Verlag Bremen, 2006. ISBN 3-937822-58-5.
  • Kunczik: Geschichte der Öffentlichkeitsarbeit in Deutschland. Köln, 1997.
  • Kunczik: Public Relations. Konzepte und Theorien. Köln, 2002.
  • Thomas Mavridis: Propaganda und Public Relations - Synonyme im 21. Jahrhundert? In: Volker J. Kreyher (Hrsg.): Handbuch Politisches Marketing. Impulse und Strategien für Politik, Wirtschaft und Gesellschaft. Baden-Baden: Nomos-Verlag 2004, S. 35-62.
  • Meffert: Marketing. Grundlagen der Absatzpolitik. Wiesbaden, 1991.
  • Merten, Klaus: Das Handwörterbuch der PR. 2 Bde. 2000.
  • Meyer, Urs: Art. Public Relations, in: Historisches Wörterbuch der Rhetorik. Hg. v. Gert Ueding. Tübingen 2005, Sp. 455-452.
  • Nielen, Britta: Öffentlichkeitsarbeit, in: Katrin Zimmermann-Kogel: Praxisbuch Sozialpädagogik - Arbeitsmaterialien und Methoden, Bildungsverlag EINS, Troisdorf 2006, ISBN 3-427-75410-3
  • Oeckl, Albert: Taschenbuch des Öffentlichen Lebens - Deutschland 2005.
  • Pfannenberg, Jörg und Ansgar Zerfaß (Hrsg.): Wertschöpfung durch Kommunikation, Frankfurt a. M.: Frankfurter Allgemeine Buch 2005.
  • Rolke, Lothar: Produkt- und Unternehmenskommunikation im Umbruch. Was die Marketer und PR-Manager für die Zukunft erwarten. F.A.Z.-Institut. Frankfurt am Main 2003
  • Ronneberger / Rühl: Allgemeine Theorie der Public Relations. Opladen, 2001.
  • Rota: PR- und Medienarbeit im Unternehmen. Nördlingen, 1994.
  • Röttger: Theorien der Public Relations. Wiesbaden, 2004.
  • Schweizer: Kommunikationsprozesse von Mitarbeiterzeitungen mittlerer Unternehmen. Bern, Frankfurt, 2004.
  • Seegers, Daniel: Media Relations: interpersonale Beziehungen zwischen Journalisten und PR-Praktikern, 2. Auflage, Saarbrücken, VDM Verlag Dr. Müller 2007.
  • John Stauber/Sheldon Rampton: Giftmüll macht schlank. Medienprofis, Spin Doctors, PR-Wizards. Die Wahrheit über die Public-Relations-Industrie. Freiburg: orange-press, 2006, ISBN 978-3-936086-28-7
  • Szyszka: Auf der Suche nach Identität. PR-Geschichte als Theoriebaustein. Berlin, 1997.
  • Ungar-Klein, David: Create Connections. Wie Sie mit Networking & Lobbying Ihre Ziele erreichen. Linde Verlag, Wien, 2007
  • Wedler, Ferdinand: Pressemitteilungen deutscher und französischer Unternehmen im Internet - eine empirisch-linguistische Analyse. Stuttgart, ibidem, 2006.
  • Ansgar Zerfaß: Unternehmensführung und Öffentlichkeitsarbeit. Grundlegung einer Theorie der Unternehmenskommunikation und Public Relations, 2., ergänzte Auflage, Wiesbaden, VS Verlag für Sozialwissenschaften 2004.
  • Deg, Robert: Basiswissen Public Relations. 3., verbessere Auflage

Fontoj kaj notoj redakti

  1. Ekz. en la kunveno Polyglot Gathering en Berlino 2016 kvarono de la partoprenantoj en enketo informis, ke ili pretas aŭskulti prelegon en Esperanto)
  2. Tio videblas en la membronombroj de UEA; Islando havas proks. 21 individuajn membrojn inter 300 000 loĝantoj, do proks. 7 inter 100 000 loĝantoj; kontraste Usono havas proks. 300 IM inter 300 milionoj da loĝantoj, do proks. 0,1 inter 100 000 loĝantoj