Marbatalo de Vella Lavella

La batalo de Vella Lavella (第二次ベララベラ海戦 Dainiji Berarabera kaisen) estis marbatalo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito kiu estis luktita nokte la 6an de Oktobro 1943, ĉe la insulo Vella Lavella en la Salomonoj. Ĝi markis la finon de trimonata batalaro por konkeri la centron de la Salomonoj, kiel parto de la Kampanjo de Salomonoj.

Ŝigure kaj Samidare ĉe Bougainville ĝuste horojn antaŭ la batalo.

Tiu batalo okazis fine de la surtera kampanjo en Vella Lavella, kiam la japanoj klopodis evakui la 600-homan soldataron el la insulo. Tiu soldataro estis sieĝita en malgrandan sakstraton en la norda pinto de la insulo ĉirkaŭ Marquana Bay. Dum forto de ĉirkaŭ 20 helpoŝipoj kaj barĝoj evakuis la surstrandigitajn soldatojn, forto de naŭ japanaj destrojeroj luktis mallongan, sed akran batalon kontraŭ ses usonaj destrojeroj norde de la insulo por malproksimigi atenton el la evakuado. Kiel rezulto de la batalo, la japana evakuklopodo estis sukcese plenumita. Ĉiu flanko perdis po unu destrojeron sinkigitan.