Reĝlando Francio

(Alidirektita el Franca reĝlando)

La Reĝlando Francio estas la nomo de politika reĝimo de Francio sub la kapetidoj, kiuj reĝis dum parto de la Mezepoko kaj komence de la moderna epoko - tiu lasta periodo respondas al la periodo nomata Antikva Reĝimo.

Reĝlando Francio
Plena origina nomo:
Royaume de France
 Okcidentfranka Regno 9871793 Unua Respubliko de Francio 

historia lando • suverena ŝtatoreĝlando • kolonia ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
absoluta monarkiokonstitucia monarkio • monarchie aristocratique • duobla monarkio • Reĝlando de Francio (1791–92) monarkio
Estiĝo:
987 (veno de Hugo Kapeto sur okcidentfranka trono)
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Okcidentfranka Regno Okcidentfranka Regno
Postsekvaj ŝtatoj:
Unua Respubliko de Francio Unua Respubliko de Francio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Reĝlando Francio originis rekte de la divido de la reĝlando de la frankoj en 843. La okcidenta reĝlando kreita okaze de tiu divido nete apartiĝis de la du aliaj meza kaj orienta reĝlandoj. Ekde 911, ĝia reĝo Karolo la 3-a postulis la heredon de la frankoj kaj reprenis la titolon de 'reĝo de la frankoj', forlasitan depost Karolo la Granda kaj kiu rapide fariĝis la aparta titolo de la sola reĝo de la Okcidento, posedanto de la originaj terpecoj de la reĝlando de Klodvigo, kun Tournai, Reims, Parizo.

La unua mencio de la vorto France por nomi la tutan okcidentan reĝlandon de la frankoj (kelkfoje nomatan okcidenta Francio de iuj historiistoj) troviĝas en diplomo de la reĝo Ludoviko la 4-a de 946, priskribanta la momenton kiam "la reĝo reprenis Francion"[1].

Sed nur en 1204, por la unua fojo la reĝa titolado uzis la esprimon reĝo de Francio anstataŭ reĝo de la frankoj ; tiu uzo ĝeneraliĝis iom post iom poste.

La kapetaj reĝoj iom post iom malprogresigis la sistemon de feŭda monarkio por starigi absolutan monarkion, kiu apogeis en la 17-a kaj 18-a jc.

En 1791, la sistemo de absoluta monarkio finiĝis kaj la Reĝlando Francio aliformiĝis al sistemo de konstitucia monarkio. Malpli ol unu jaron poste, per la proklamo de la abolicio de la reĝeco en Francio la 21-an de septembro 1792, la Reĝlando Francio estis anstataŭata de la Unua Respubliko de Francio kaj poste de la Unua Imperio antaŭ sia restaŭro en 1814 kaj denove en 1815 pro la interrompo de la Cent-Tagoj. La Reĝlando Francio definitive malaperis kun la Revolucio de 1848.

Diversaj formoj laŭlonge de la historio redakti

 
Evoluo de la teritorio de Francio, de 985 ĝis 1947.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Francio, Historio de Francio kaj Domo de Francio.

Estas pluraj interpretoj pri la naskiĝdato de la Reĝlando Francio ; post la Gaŭla Milito farita de la Romia Imperio, la teritorio de la nuna Francio konis la periodon de la romia Gaŭlio. La malkresko de la Romia Imperio kaj la Elorienteŭropaj popolmigradoj okazis dum la periodo de la Imperio de la Gaŭloj.

La frankaj reĝlandoj de la 5-a ĝis la 9-a jc redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Merovidoj, Franka imperio kaj Burgundoj.

Post la disfalo de la Okcident-Romia Imperio en 476, reĝlandoj nomataj barbaraj konsistigis sendependajn ŝtatojn, en kiuj la ĝermanaj suverenoj regis kaj la gaŭlo-romianoj kaj siajn proprajn militistojn. Post la venko de la frankoj kontraŭ la gaŭlo-romianoj de Syagrius poste kontraŭ la aliaj ĝermanaj popoloj (visigotoj, alemanoj, turingoj, burgundoj), la frankaj reĝlandoj regis la plej grandan parton de la malnovaj romiaj provincoj de Gaŭlio, same kiel vastajn ĝermanajn teritoriojn: iuj tradicioj asertas ke la naskiĝo de la franca monarkio komenciĝis ĉe la bapto de Klodvigo. Ekde la fino de la Mezepoko, la reĝoj de Francio estas numeritaj ekde la merovidoj.

La reĝlando de la frankoj de la 9-a ĝis la 11-a jc redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Karolidoj kaj Karola Imperio.

Post la merovidoj venis la karolidoj kun Pipino la pli juna, kiu firmigis sian legitimecon per sia kronado, kiu per tio fariĝis la unua kronita reĝo. Lia filo Karolo la Granda, estis kronita en 800 Imperiestro de Okcidento, tiel naskante la karolan imperion. Ekde la komenco de la 9a jarcento preciziĝis la fundamentaj trajtoj de feŭdismo, kun la starigo de potencaj kamparaj senjorlandoj kaj la heredo de la profitoj. Post la regno de Ludoviko la 1-a, la teritorioj de la origina reĝlando de la frankoj estis konataj laŭ la nomo "Francie".

En 843, la Traktato de Verdun partigis la karolan imperion inter la nepoj de Karolo la Granda: Ludoviko la Ĝermana ricevis la orientan 'Francie' (Germania Magna), kiam Karolo la 2-a, la Kalva kaj Lotario la 1-a ricevis respektive la okcidentan 'Francie' kaj la mezan 'Francie'. Ĉe la okcidentaj karolidoj (aŭ « francaj ») la feŭda disfalo estis rapida, kaj Karolo la 2-a rapide perdis aŭtoritatecon sude de la rivero Luaro. La karolida imperio estis reunuigita lastfoje sub Karolo la 3-a, la Dika (885-887).

La malprogreso de la karolidoj estis markita per la bataloj kontraŭ la vikingoj, al kiuj Karolo la 3-a, la Simpla cedis per la traktato de Saint-Clair-sur-Epte, teritorion kiu iĝos la duklando de Normandio. La robertidoj iom post iom anstataŭis la karolidojn kaj, en 987, Hugo Kapeto ekregis por la lasta karolido Ludoviko la 5-a.

La Reĝlando Francio redakti

La rektaj kapetidoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj kapetidoj kaj rektaj kapetidoj .
 
Supozata portreto de Hugo Kapeto.

Kun la surtroniĝo de Hugo Kapeto kaj poste de ties filo Roberto, la karola dinastio malaperis, kaj kun ĝi la eventualaj pretendoj al la imperia unuiĝo. La 'okcidenta Francie' estis tiel definitive apartigita de la imperio de la otidoj. Tio kelkfoje kondukis al konsideri lian regnon, konkurence kun la bapto de Klodvigo, kiel unu el aktoj de la naskiĝo de Francio: «naci » dinastio anstataŭanta aŭstriazian dinastion. Tiu vidpunkto estis aparte disvolvita en la 19-a jc por la konstruado de la naciaj historioj. Hugo Kapeto inaŭguris la kutimon kroni sian plejaĝan filon antau sia morto, tiel dotante novajn legitimecon kaj daŭrecon al la franca monarkio. La reĝa teritorio pligrandiĝis, sed la regantoj post Hugo Kapeto estis ofte senpovaj antaŭ la malobeemo de siaj feŭduloj kaj ludis malgravan rolon en la gravaj tiutempaj eventoj kia estas la normana konkero de Anglio aŭ la unua krucmilito. Nur kun Ludoviko la 6-a, la Dika la franca monarkio vekiĝis, kiu firmigis kaj kreskigis la reĝan povon. Ludoviko la 7-a, edziĝante kun Eleonora de Akvitanio, kreis novajn ligilojn inter la monarkio kaj la sudo de Francio; sed la rompo de tiu geedziĝo kondukis al nova edziniĝo de Eleonora kun la grafo de Anjou Henriko Plantaĝeneto, kiu poste fariĝis reĝo de Anglio sub la nomo Henriko la 2-a. La reĝo de Anglio fariĝis ankaŭ tre potenca vasalo, regante kunaĵon de ĉiuj landoj de Normandio ĝis Akvitanio. Tamen li omaĝis al la reĝo.

Filipo Aŭgusto, filo de Ludoviko la 7-a estis la unua suvereno, kiu havis la titolon de reĝo de Francio. Lia edziĝo kun la filino de la grafo de Flandrio ebligis al li grave kreskigi la reĝan teritorion. Li poste alfrontis la anĝevian «imperion» de la Plantaĝenetoj. Helpata de la eraroj de Johano la Sentera, li kaptis de la angloj Normandion, Mansion, Anĵuon, Potevion kaj Turanĝion. La batalo de Bouvines estis decida sukceso por Francio. La konkeroj kaj la efika regado de Filipo Aŭgusto disvolvis la monarkian Ŝtaton, per centriga politiko apogata sur la burĝaro kaj la nobeletaro, kontraŭ la gravaj vasaloj. La reĝaj ŝtatoficistoj, prefektoj (aŭ seneskaloj) administris la etendojn de la reĝa teritorio.
La franca mezepoka monarkio atingis fortan internacian influon: Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko) ĉesigis la francan-anglan konflikton per la traktato de Parizo en 1259 kaj eĉ arbitracia rolo estis konfidita al li en internaciaj konfliktoj.

La regnoj de Filipo la Maltima kaj de Filipo la Bela ankoraŭ pli solidigis la reĝlandon de Francio. Filipo la Bela zorgis pri la disvolvo de la Ŝtato, apogante sin sur leĝistoj inspirataj de la romia juro kaj, dezirantaj montri la unuecon de la reĝlando ĉirkaŭ li, kunvenigis por la unua fojo la ĝeneralan Asembleon de Francio en 1302. La reĝo ankoraŭ pligrandigis la reĝan teritorion per la kunigo de Ĉampanjo, fariĝis reĝo de Navaro, kaj sukcesis elektigi francan papon, Klemento la Kvina, kiu ekloĝis en Avinjono.

Post la morto de Filipo la Bela en 1314, ties tri filoj Ludoviko la Kverelema (kies filo Johano la 1-a, la postmorta vivis nur dum kelkaj tagoj), Filipo la Longa kaj Karlo la 4-a, la Bela postreĝis lin. Post la morto, sen vira infano, de Karlo la 4-a estingiĝis la linio nomata de la "rektaj kapetidoj".

La valezianoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Domo de Valois, Centjara milito kaj Francaj religiaj militoj.
 
Blazono de la Reĝlando Francio
 
Flago kun lilifloro.
 
Ludoviko la 11-a.
 
Francisko la 1-a.

Post la morto de Karlo la 4-a, la hereda krizo finiĝis kiam Filipo de Valezio, kuzo de la mortinta suvereno, fariĝis reĝo de Francio sub la nomo Filipo la 6-a. Lia kuzo Eduardo la 3-a de Anglio postulis la tronon de Francio, sed lia heredrajto estis kontestata, ĉar li estis heredanto per virinoj kaj pro artikolo de la salfranka leĝo oportune remalkovrita tiuokaze. La centjara milito, naskita de la angla postulo por la trono de Francio, estis aparte aflikta por la Reĝlando Francio, kiu travivis vicon da katastrofoj. En 1346, la angloj venkegis en la batalo de Crécy. En 1356, okaze de la batalo de Poitiers, Johano la Bona estis kaptita. Lia filo, la daŭfeno Karlo, regento de la reĝlando kaj estonta Karolo la 5-a, devis alfronti gravan defion: Étienne Marcel provis, per la granda edikto de 1357, redukti la reĝan aŭtoritatecon. Lia provo fine malsukcesis. En 1358, la regionoj situantaj norde de la riverego Sejno travivis gravajn kamparanajn ribelojn. Tamen, Francio konis poste, sub la reĝado de Karlo la 5-a, militan restariĝon. Sed la katastrofoj rekomenciĝis poste, kun la frenezeco de Karlo la 6-a, dum Francio multe suferis pro la nigra morto ekde 1347. En 1415, Francio denove estis milite venkegita de Henriko la 5-a de Anglio en la batalo de Azincourt. En 1420, tiu ĉi kompletigis sian militan kaj politikan superecon, danke al alianco kun la duko Filipo la 3-a de Burgonjo, per la traktato de Troyes kiu agnoskis lin kiel la heredanton de Karolo la 6-a, damaĝe al la daŭfeno Karlo, estonta reĝo Karlo la 7-a. Sed la morto de Henriko la 5-a, okazinta iomete antaŭ tiu de Karlo la 6-a, malutilis al la angla sukceso: en 1429, post la franca sukceso en la batalo de Patay, la daŭfeno konvinkita de Johana de Arko iris al Reims por sia kronado. La centjara milito fakte finiĝis en 1453 per la venko de la francoj, favore al Karlo la 7-a (kromnomata la Venkinta aŭ la Bone Servata). La konflikto ankaŭ kontribuis al la naskiĝo de sento pri nacia unueco[2], [3] kaj fine plifortigis la reĝan povon. La edikto de Bourges, en 1438, plie, limigis la povon de la papo en la reĝlando, starigante la reĝon kiel la solan gardanton de la Eklezio de Francio. En 1475, la traktato de Picquigny, inter Ludoviko la 11-a kaj Eduardo la 4-a de Anglio, oficiale kaj definitive ĉesigis la militon, malfavore al la duko de Burgonjo Karlo la Troriskema, kiu serĉis kiel reaktivigi la konflikton, sin alianciĝante kun Eduardo la 4-a.

Ludoviko la 11-, filo kaj posteulo de Karlo la 7-a, zorgis pri la rompo de la koalicio de gravaj feŭduloj, venkinte en 1465 kontraŭ la ribelo de la Ligo de la publika Bono, definitive venkis la dukon de Burgonjo Karlo la Troriskema en 1477, neniigis la pretendojn de la Domo de Armanjako, kaj ankoraŭ pli kreskigis la reĝan teritorion. Dum la lando, post la milito, spertis fortan demografian kreskon en la 15-a jc[4], la franca monarkio plu evoluis al absolutismo okaze de la transiro al la moderna Epoko. La italaj militoj kontraŭ la habsburgoj, komencitaj sub la reĝado de Karlo la 8-a, kaj pluigataj sub Ludoviko la 12-a, Francisko la 1-a kaj Henriko la 2-a, atestas pri la politika kaj milita restariĝo de Francio post la centjara milito. Karolo la 8-a kaj Ludoviko la 12-a plifortigis la bildon de reĝo juĝisto per la publikigo de gravaj ediktoj pri justico, en 1493, 1499 kaj 1510[5]. Per la unuiĝo kun Bretonio kaj la konfisko de la terpecoj de la konestablo de Burbono, la reĝa teritorio sub Francisko la 1-a, estis proksimume la sama kiel la nuna franca teritorio. Francio spertis kulturan kaj ekonomian prosperon, la urboj konsistigis polusojn de ekonomia kaj scienca disvolviĝo[6]. Francisko la 1-a provis elektigi sin al la trono de la Sankta Romia Imperio, sed fine malsukcesis en 1519 favore al Karlo la 5-a : lia regno estis poste markita per la kverelo kontraŭ la Domo de Aŭstrio, kies eŭropan superecon li provis kontesti[7]. La konkordato de Bolonjo subskribita kun la papo en 1516 finis la edikton de Bourges, sed plu ebligis al la reĝa povo regi la merkaton de la plej gravaj ekleziaj profitoj. Tiel, la reĝo povis fideligi la gravajn aristokratajn familiojn, ĉar ĉiuj nomumoj de episkopoj aŭ abatoj implicis reĝan proponon[8]. Francisko la 1-a zorgis pri la modernigo de la administrado de la reĝlando, kreante ministrojn kaj gardante la provincojn per komisaroj. La fasta vivo de la kortego ankaŭ helpis la reĝon por cedemigi la nobelegaron. En 1539, per la edikto de Villers-Cotterêts la franca lingvo fariĝis la oficiala lingvo de la reĝlando. Por ŝtopi la financan deficiton, la suverenoj disvolvis la vendeblecon de la oficoj, kio favoris la burĝaron.

Post la trofrua morto de Henriko la 2-a, ties tri filoj, Francisko la 2-a, Karlo la 9-a kaj Henriko la 3-a sinsekve reĝis. La disvolviĝo de la ŝtata administracio, komencita sub Francisko la 1-a daŭris, kun aparte la kreado en 1563 de financa konsilio destinita al la solvado de la ekonomiaj problemoj naskitaj de la elspezoj por la italaj militoj[9]. La reĝino-patrino Katerino de Mediĉo regentis, jure aŭ fakte, dum plej longa parto de la reĝado de siaj du unuaj filoj. Ekde 1562, la reĝlando multe suferis pro religiaj militoj perfortegaj, en kiuj la masakro de Sankta Bartolomeo en 1572 konsistigas la plej konatan eventon. Henriko la 3-a mortis en 1589 sen heredanto: Henriko, reĝo de Navaro, filo de Antonio de Burbono kaj de Johana de Albret reĝis poste, sub la nomo Henriko la 4-a.

La burbonoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kapeta domo de Burbono.
 
Standardo kun lilifloroj, starigita enĉeesto de la reĝa familio.
 
Henriko la 4-a.
 
Reĝa standardo, starigita en ĉeesto de la reĝo.

La regno de Henriko la 4-a, kiu forĵuris protestantismon kaj subigis la Katolikan Ligon, markis la komencon de la dinastio de la Burbonoj kaj la finon de la religiaj militoj, kies fina punkto estis la edikto de Nantes, subskribita en la 30-a de aprilo 1598. La 2-an de majo 1598, Henriko la 4-a subskribis la pacon de Vervins, finante la konflikton kun Hispanio. Sin apogante sur la urbaj elitoj kies graveco kreskis kun la heredeco de la vendebleco de la oficoj, Henriko la 4-a restarigis la reĝan aŭtoritatecon kaj reordigis la reĝlandon daŭre afliktitan per jaroj da milito, aparte danke al sia ministro pri financoj Sully. En 1610, Francio reatingis sian nivelon de agrokultura produktado de 1560. Henriko la 4-a favoris ankaŭ la instalojn en Ameriko kaj la disvolvon de Nova Francio: la urbo Kebeko estis fondita en 1608 de Samuel de Champlain.

Kiam Henriko la 4-a estis murdita en la 14-a de majo 1610, ties filo Ludoviko la 13-a estis nur naŭjara : la reĝa trezoro estis parte elspezita de marŝalo Concino Concini, favorato de la reĝino-patrino kaj regentino Maria de Mediĉo. La 24-an de aprilo 1617, la reĝo sukcesis puĉon, murdigante Concini kaj ekzilante sian patrinon. La repreno de la reĝlando fare de Ludoviko la 13-a estis sekvata de rebonigo de la ŝtataj aferoj fare de kardinalo de Richelieu, enirinta en la konsilion de la reĝo en 1624. Richelieu zorgis pri submeto de la turbulenta nobelaro kaj malarmado de la protestantoj, kiujn li fine reduktis per la sieĝo de La Rochelle. Sub lia ministrado, Francio engaĝiĝis en la tridekjara milito, longa kaj kosta, sed kiu ebligis al la lando gajni teritoriojn ĉe siaj limoj kaj plifortigi sian politikan pozicion en Eŭropo. Tiu konflikto estis sekvata de la franca-hispana milito, kies konsekvencoj estos granda malfortiĝo de Hispanio kaj starigo de Francio kiel la unua potenco en Eŭropo.

La apogeo de la absoluta monarkio redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de Francio en la 17-a jarcento kaj Historio de Francio en la 18-a jarcento.
 
Ludoviko la Dekkvara.
 
Reĝa standardo de Ludoviko la 14-aa

Je la morto de Ludoviko la 13-a, ties filo Ludoviko la 14-a estis nur kvarjara: la regenteco iris al la reĝino-patrino Anna de Aŭstrio, kaj la regado estis farata de kardinalo Mazarin. Dum la neplenaĝeco de la reĝo, partioj revekiĝis: la Frondo grave minacis la monarkian povon, sed la reĝa partio fine venkis. Per la traktato de la Pireneoj en 1659, Francio finis sian konflikton kun Hispanio kaj manifestiĝis kiel supera potenco en Eŭropo: en la 17-a jarcento estis la apogeo de la franca politika supereco, pro tio tiu ĉi estas nomata per la nomo Granda Jarcento. En 1661, post la morto de Mazarin, Ludoviko la 14-a komencis sian propran reĝadon kaj faris de la franca reĝado la plej disvolvitan tipon de absoluta monarkio. Jean-Baptiste Colbert kontribuis al la rebonigo de la financoj de la reĝlando. La reĝo tenis la nobelegaron sub strikta regado kaj estis absoluta mastro en sia reĝlando, koncentrante inter siaj manoj ĉiujn povojn. La centra registaro estis disigita inter la konsilio de la reĝo, la kanceliero de Francio, kaj kvar ŝtataj sekretarioj. La ĝenerala Asembleo ne plu estis kunvenigita. Ekde 1673, la parlamentoj nur registris la reĝajn decidojn. En 1667, la polico estis reorganizita sub la regado de generalleŭtenanto de polico. La absolutismo estis ankaŭ pri Katolika Eklezio, kaj la deklaro de la kvar artikoloj konsistigis la oficialan ĉarton de galikanismo. La konstruado de la kastelo de Versailles, konstanta rezidejo de la reĝo kaj de la kortego ekde 1682, markis la simbolan apogeon de propra prestiĝo de Ludoviko la 14-a.

La eksterlanda politiko restis propraĵo de la reĝo kiu kondukis Francion en vicon da kostaj militoj, komence venkaj kaj ebligantaj pligrandigi la teritorion de la reĝlando. La franca-nederlanda milito (1672-1678) donis al Francio Franĉkonteon per la traktato de Nimego. La nuligo de la edikto de Nantes en 1685 ankoraŭ plimalbonigis la rilatojn inter Francio kaj la germanaj ŝtatoj, samtempe kondukante multajn kalvinanojn al ekziliĝo. La milito de la ligo de Aŭgsburgo (1688-1697) ebligis al Francio, per la traktato de Ryswick, aneksi la departementon Saaro kaj kvar kvinonojn de Alzaco.

 
Ludoviko la Dekkvina.

La milito pri hispana heredo (1701-1714), ruiniga, fine ĉesigis la hegemonian politikon de Francio en Eŭropo: se unu el la nepoj de Ludoviko la 14-a fine estis agnoskita kiel reĝo de Hispanio sub la nomo Filipo la 5-a, la traktato de Utrecht en 1713 devigis lin forcedi siajn rajtojn al la trono de Francio. Plie, en nur kelkaj jaroj, la reĝa familio, en kiu la posta reĝado aspektis certigita, estis frapita: la Granda Daŭfeno, filo de Ludoviko la 14-a, mortis en 1711, sekvata en 1712 kaj 1714 de ties filoj la duko de Burgonjo kaj la duko de Berry.

Je la morto de Ludoviko la 14-a, lia pranepo Ludoviko la 15-a, kvinjara, reĝis post li. Dum la regentado, sub la duko Filipo de Orléans, Francio travivis politikan malstreĉiĝon, sed samtempe gravan ekonomian krizon kun la bankroto de la sistemo de Law. La krizo sub la regentado estis ankaŭ diplomatia: Francio estis izolita en Eŭropo fronte al maraj potencoj, kaj al la dispartiĝo de la Burbonoj kaj de la Habsburgoj, samtempe la mizero de parto de la kamparanoj kaj la agitado de la kalvinanoj kontribuis al la sociala kaj spirita flanko de la malfacilaĵoj de la lando[10].

Post la morto de kardinalo Fleury, Ludoviko la 15-a deziris mem regi, sed rapide laciĝis kaj fakte forlasis la povon al rivalaj partioj. La reĝa prestiĝo estis trafita, sed la reĝado de Ludoviko la 15-a estis markita ankaŭ per la plifortigo de la regiona kaj reĝa administracio, kaj per la plibeligo de la urboj danke al politiko de grandaj laboroj. Tamen la institucioj de la reĝlando postrestis pri la ekonomiaj realaĵoj, kaj la socio spertis streĉojn pro la rivaleco inter la sociaj klasoj. La ideoj de la Lumoj emis diskrediti la tradiciajn instituciojn kaj la reĝan aŭtoritatecon. Post la sepjara milito, Francio perdis, per la traktato de Parizo, la profiton de granda parto de la unua franca kolonia spaco: la Nova Francio devis esti cedata ĉe ĝia esenca parto al la Reĝlando de Britio kaj al la Reĝlando de Hispanio.

La fino de la monarkio redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca revolucio de 1789.

Kiam Ludoviko la 16-a ekreĝis en 1774 post sia avo Ludoviko la 15-a, li trovis politike fortan landon sed necesigantan profundajn sociajn kaj ekonomiajn reformojn. La partopreno de Francio en la Usona Milito de Sendependeco, aparte kosta, ruinigis la klopodojn komencitajn de Turgot sub la reĝado de Ludoviko la 15-a. La Ŝtato, kiu aspektis paralizita pro la rigideco de siaj institucioj, ne kapablis solvi la politikan, administran kaj financan krizon[11],[12]: Ludoviko la 16-a rekunvenigis la parlamentojn, kiuj tamen aliĝis al la partio de la konservativuloj.

Fine de la 1780-aj jaroj, la Ŝtato proksimis bankroton: tiam Ludoviko la 16-a kunvokis la Ĝeneralan Asembleon, kiu komenciĝis en la 5-a de majo 1789 en Versajlo. Sed la regado de la situacio komplete forfuĝis de la reĝo: la 17-an de Junio, la tria Stato sin proklamis «konstitucianta nacia Asembleo». La okupo de la fortreso Bastille, la 14-an de julio 1789, estas konsiderata kiel la vera deirpunkto de la franca Revolucio. Rapide superata de la decidoj de la nacia Asembleo, la reĝo pensis pri fuĝo el la lando sed li estis identigita kaj rekondukita al Parizo: la epizodo de la fuĝo al Varennes perdigis al li la reston de lia popolareco.

La 3-an de septembro 1791, la unua Konstitucio de Francio estis adoptita, finante la monarkion laŭ dia juro. La reĝimo de konstitucia monarkio daŭris malpli ol unu jaron kaj la kapto de Tuileries, en Aŭgusto 1792, finis la reĝecon, oficiale aboliciitan la 21-an de Septembro. Juĝita pri ŝtatperfido, Ludoviko la 16-a estis ekzekutita la 21-an de januaro 1793.

Post la fino de la revolucia periodo kaj de la unua Imperio, Francio reprenis en 1814 la oficialan nomon de «Reĝlando Francio» okaze de la reveno de la Domo de Burbono en la Restaŭrado, sed sub reĝimo de konstitucia monarkio. Post la Tri Gloraj Tagoj de 1830, Francio denove spertis monarkian reĝimon, nome la julia monarkio. Temis tiam pri la reĝado de la Domo de Orléans kaj de Ludoviko-Filipo la 1-a kiu estis proklamita «reĝo de la francoj» (1830-1848).

Anekdote, depost la 27-a de Marto 1901, 110 tre oficialaj francaj vicreĝoj de la insulo de la Fazanoj sin sekvis ĝis en 2011, la prezidanto de la respubliko estante nur alterne kunprinco de la princolando Andoro.

Prestiĝo de la reĝlando de la frankoj kaj poste de Francio redakti

Ekde la fondo de la reĝlando de la frankoj, tiu-ĉi profitis de granda prestiĝo, aparte ĉe la papoj. La frankoj kaj poste la francoj tre ŝatis la agnoskon de la prestiĝo de siaj reĝo kaj reĝlando fare de la papoj.

  • La papo sankta Gregorio la 1-a la Granda skribis al Ĉildeberto la 2-a, reĝo de la frankoj en Aŭstrazio[13] : "La reĝa digneco leviĝas super la aliaj homoj, same via franka reĝa digneco levas vin super la reĝecoj de la aliaj nacioj".
  • La papo Paŭlo la 1-a menciis en letero al la laikaj kaj klerikaj estroj de la reĝlando de la frankoj, la prologon de la salfranka leĝo, skribitan inter 757 kaj 766, kiu longe laŭdegas[14] "la famkonatan nacion de la frankoj, kiu havas Dion kiel fondinton".
  • La papoj kvalifikis Charles Martel per la esprimo "tre kristana" , kaj poste regule ĉiujn liajn posteulojn reĝojn de la karolaj frankoj kaj poste kapetaj[15], ĝis kiam tiu titolo kvalifikis ekde Karolo la Kvina nur la reĝon de Francio.
  • La prestiĝo de la reĝlando de la frankoj, poste de la Reĝlando Francio venis de la fakto ke ties reĝoj estis la rektaj reĝoj post Klodvigo, unua barbara reĝo baptita katolika, kaj ili estis agnoskitaj de la papoj[1][16][17] Superaj filoj de la Eklezio.
  • La Papo Gregorio la 9-a skribis al sankta Ludoviko en la buleo Dei Filius Cujus : "La filo de Dio, al kies ordoj la tuta universo obeas, al kies volo servas la vicoj de la ĉiela armeo, konsistigis signe de dia potenco, la diversajn Ŝtatojn laŭ lingvaj kaj rasaj distingoj, ordigis la diversajn reĝimojn de la popoloj je la servo de la ĉielaj ordonoj ; inter tiuj ĉi, same kiel la tribo de Jehudo estis levita inter la filoj de la patriarko Jakobo al donaco de speciala beno, same la Reĝlando Francio estis distingita de la Sinjoro antaŭ ĉiu alia popolo sur la Tero per honora kaj graca prerogativo."

La prestiĝo de la reĝlando de la frankoj estis agnoskita eĉ de la orienta romia imperio. Tiel, Konstantino la 7-a menciis[18][19] ke edikto gravurita sur la katedralo Hagia Sofia de Konstantinoplo atribuita al Konstantino la 1-a asertis "ke romia imperiestro neniam rajtis edziĝi kun virino ekster la romia ordo, je la sola escepto de la frankoj..." Tiu prestiĝo de la frankoj venus de la grandaj karieroj de pluraj frankaj ĉefoj en la romia mondo kaj de parencaj ligiloj, kiuj kreiĝis inter frankoj kaj romianoj, aparte de la edziĝo en 395 de la imperiestro Arcadius kun Eŭdoksio Elia, filino de la franka princo Baŭto.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hervé Pinoteau, france La symbolique royale française, Ve - XVIIIe siècle, P.S.R. éditions, 2004, p. 85 et 127.
  2. Encyclopaedia universalis, Volumo 16, 1990, paĝo 7
  3. [1]france Guerre de Cent Ans (1337-1453) sur Larousse.fr
  4. Janine Garrisson,france Royauté Renaissance et Réforme, Seuil, 1991, paĝo 13
  5. Janine Garrisson, france Royauté Renaissance et Réforme, Seuil, 1991, paĝo 112
  6. Janine Garrisson, france Royauté Renaissance et Réforme, Seuil, 1991, paĝoj 28-19
  7. Janine Garrisson, france Royauté Renaissance et Réforme, Seuil, 1991, paĝo 134
  8. Guy Saupin, france La France à l'époque moderne, Armand Colin, 2000, paĝo 136
  9. Guy Saupin, france La France à l'époque moderne, Armand Colin, 2000, paĝo 86
  10. Daniel Roche, La France des Lumières, Fayard, 1993, paĝoj 407-408
  11. Jacques Bainville, france Histoire de France, eldono de 1996, paĝoj 264-268
  12. Daniel Roche, france La France des Lumières, Fayard, 1993, paĝoj 417-132
  13. Hervé Pinoteau, france La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle, P.S.R. éditions, 2004, p. 55.
  14. Hervé Pinoteau, france La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle, P.S.R. éditions, 2004, p. 83.
  15. Hervé Pinoteau, La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle, P.S.R. éditions, 2004, p. 125.
  16. Joseph Leclerc, france Le roi de France, "fils aîné de l'Eglise". Essai historique, in : Etudes, Paris, 1933, t. 214, p. 21-36.
  17. Cardinal Paul Poupard, france La France fille aînée de l'Eglise, in : Revue des deux mondes, Paris, juillet 1986, p. 37-45 et août 1986, p. 273-280.
  18. Hervé Pinoteau, france La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle, P.S.R. éditions, 2004, p. 64.
  19. Konstantino la Sepa 'Porphyrogénète', De administrando imperio, Budapest, 1949, eld., tradi Gy Moravckik, R.J.H. Jenkins, p.70-71.

Bibliografio redakti

  • Jacques Bainville, france Histoire de France, Éd. Arthème Fayard, 1924
  • Georges Duby, france Histoire de la France des origines à nos jours, Larousse
  • Pierre Goubert kaj Daniel Roche, france Les Français et l'Ancien Régime, Armand Colin, 1984
  • Marcel Marion, france Dictionnaire des institutions de France XVIIe -XVIIIe, Picard, 1923
  • Hubert Méthivier, france Le siècle de Louis XIV, PUF collection Que sais-je?, 1988

Vidu ankaŭ redakti