Ludoviko la 4-a (Francio)

Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a

Ludoviko la 4-a (naskiĝis en 921 en Laon - mortis la 10-an de septembro 954 en Reims), kromnomita Ludoviko de Transmaro (franclingve Louis IV d'Outremer) estis la filo de la franca reĝo Karlo la 3-a la Simpla kaj de Eadgifu de Wessex.

Ludoviko la 4-a
Reĝo de Okcidenta Frankio
Louis IV denier Chinon 936 954.jpg
Regado 936 - 954
Antaŭulo Rodolfo de Francio
Sekvanto Lotaro de Francio
Arms of the Kingdom of France (Moderne).svg
Persona informo
Louis IV d'Outremer
Naskonomo france Louis IV d'Outremer
Naskiĝo 1-an de septembro 920 (0920-09-01)
en Laon
Morto 10-an de septembro 954 (0954-09-10) (34-jara)
en Reims
Mortis pro ĉevalfalo [#]
Tombo Baziliko Sankta Remiĝo [#]
Familio
Dinastio Karolidoj [#]
Patro Karlo la 3-a [#]
Patrino Eadgifu of Wessex [#]
Gefratoj Gisela of France • Hildegarde of France [#]
Edz(in)o Gerberga de Saksio [#]
Infanoj Lotaro de Francio • Matilda de Francio • Karlo de Malsupra Loreno • Prince Charles des Francs [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Post la defalo de lia patro Karlo la 3-a, la estonta Ludoviko la 4-a estis reĵetita el la trono fare de Rodolfo kaj edukita en Anglio (kie li akiris sian kromnomon), en la kortego de sia avo Eduardo. Post la morto de Rodolfo en 936, Ludoviko estis alvokita de la potenca grafo de Parizo, Hugo la Granda, por fariĝi la nova reĝo de Okcidenta Frankio. Li estis kronita la 19-an de junio 936 de la ĉefepiskopo de Reims, en la abatejo Saint-Vincent de Laon, sia naskiĝurbo tre favora al la Karolidoj.

La reĝa tereno ĉefe situis en la regiono de Laon. La reĝo ne havis aŭtoritaton en iu ajn regiono sude de la Luaro : la vera reganto de Okcidenta Frankio kaj Burgonjo estis fakte Hugo la Granda.

Ludoviko edziĝis en 939 kun Gerberga de Germanio, kiu interalie naskis en 941 la estontan Lotaron de Francio. Ludoviko mortis la 10-an de septembro 954 pro falo el ĉevalo. Li estis entombigita en la Baziliko Sankta Remiĝo en Reims.

Vidu ankaŭRedakti