Paŭlo la 1-a (papo)

papo de la katolika eklezio

Sankta Paŭlo la 1-a fariĝis papo la 2-a de junio 757 kaj mortis en Romo la 28-an de junio 767. En tiu funkcio antaŭis lin Stefano la 2-a kaj sekvis lin Stefano la 3-a. Lia festotago estas la 28-a de junio.

Papo
Papo
Paŭlo la 1-a
93-a papo de la katolika eklezio
La papo sur bildo pentrita laŭ fantazio
La papo sur bildo pentrita laŭ fantazio
Pontifiko de la 2-a de junio 757
ĝis la 28-a de junio 767
Antaŭulo Stefano la 2-a
Sekvanto Stefano la 3-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 700
en Romo
Morto 28-an de junio 767 (0767-06-28)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Gefratoj Stefano la 2-a [#]
Sanktulo
Festotago 28-a de junio
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

redakti

Paŭlo estis frato de Stefano la 2-a kaj servis la papon verŝajne jam dum la regado de Gregorio la 2-a. Post la morto de sia frato li estis elektita en aprilo kaj entronigita laŭ iuj fontoj la 29-an de majo laŭ aliaj la la 2-an de junio de la 757-a jaro.

Politiko

redakti

Koncerne la Papan ŝtaton, kiu ja nur mallonge antaŭe estis kreita, li daŭrigis la politikon de sia antaŭulo, tre konfidante al Pipino la pli juna kaj al la subtenado de la Franka imperio. Ili protektu lin kaj la Eklezion de Romo kontraŭ la Lombardoj kaj la Bizanca imperio.

Novaĵoj

redakti
  • Li estis la unua papo kiu transdonis glavon al sekulara reganto, deklarante tiamaniere Pipinon la surtera garantiulo de la potenco de la Eklezio.
  • Sian elekton li anoncis al la reĝo de la Frankoj, ne - kiel kutime - al la imperiestro en Konstantinoplo.
  • Li adoptis la titolon de vicarius Christi t.e. anstataŭanto de Kristo: li konsideris la papon kiel ĉefan peranton inter la homoj kaj Dio.

Literaturo

redakti
  • Hubert Stadler: Päpste und Konzilien (=Hermes Handlexikon), p. 242, eldonejo Econ, Düsseldorf 1983.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti