Stefano la 3-a (papo)
Stefano la 3-a aŭ la 4-a, latine Stephanus IV aut III, naskiĝis nekonatan daton ĉirkaŭ 720 en Sirakuzo, Sicilio kaj mortis la 24-an de januaro 772. Li estis papo ekde 768 ĝis sia morto. La nombro de papoj nomataj "Stefano" estas diskutinda, ĉar estis Stefano la 2-a, kiu estas rigardata ofte kiel ne vera papo. En la papa funkcio antaŭis lin Paŭlo la 1-a kaj sekvis lin Hadriano la 1-a.
Stefano la 3-a | ||
---|---|---|
94-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de la 11-a de aŭgusto 768 | |
ĝis la 24-an de januaro 772 | ||
Antaŭulo | Paŭlo la 1-a | |
Sekvanto | Hadriano la 1-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 720 en Sirakuzo, Sicilio | |
Morto | 24-an de januaro 772 en Romo | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Li venis al Romo dum la papa periodo de Gregorio la 3-a. Post la morto de papo Paŭlo la 1-a estis tumultoj kaŭzataj de kontraŭpapo Konstanteno la 2-a, aklamita de popolo romana, sed la Kanceliero Christophorus petis helpon al Longobardoj, kiuj Konstantenon eksigis. La reĝo de longobardoj, Desiderio, kaj Christophorus elektis Stefanon kaj arestis Konstantenon. Filipo ankaŭ pretendis la papecon kaj estis kontraŭpapo dum unu tago, sed li rezignis kaj estis arestita en abatejo.