Villers-Cotterêts

komunumo en la departemento Aisne de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Villers-Cotterêts (stacidomo).

Villers-Cotterêts [vilerkotre'] estas malgranda urbo en norda parto de Francio en la departemento Aisne: 8 000 loĝantoj. Ĝi havas grandan kastelon, sed estas aparte fama en Francio, pro tio ke la reĝo Francisko la 1-a tie subskribis gravan ordonon en la jaro 1539 imponante la "reĝan lingvon", do la francan, kiel solan oficialan lingvon en la tuta reĝlando. Tio forigis la latinan lingvon el ĉiuj oficialaj tekstoj, sed samtempe ankaŭ ĉiujn regionajn lingvojn kiel la bretona, okcitana, eŭska, ktp...

Villers-Cotterêts
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 02810 [+]
Poŝtkodo 02600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 454  (2021) [+]
Loĝdenso 251 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 15′ N, 3° 5′ O (mapo)49.2530555555563.0902777777778Koordinatoj: 49° 15′ N, 3° 5′ O (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Areo 41,71 km² (4 171 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villers-Cotterêts (Aisne)
Villers-Cotterêts (Aisne)
DEC
Villers-Cotterêts
Villers-Cotterêts
Situo de Villers-Cotterêts
Villers-Cotterêts (Francio)
Villers-Cotterêts (Francio)
DEC
Villers-Cotterêts
Villers-Cotterêts
Situo de Villers-Cotterêts

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villers-Cotterêts [+]
vdr

La teksto de la reĝa ordono estas konata sub la nomo Ordonnance de Villers-Cotterêts, esperante "Edikto de Villers-Cotterêts".

Villers-Cotterêts estas la naskiĝloko de la fama franca verkisto Alexandre Dumas.


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Franclingvio redakti

La 20-an de marto 2018, la prezidento de la Respubliko, Emmanuel Macron, anoncis ke la estonta "Cité de La Francophonie" estos instalita en la kastelo de Villers-Cotterêts. Ĉi tiu projekto interalie per la malfermo de "Muzeo de la franclingvio" estis anoncita por 2022, estas parto de internacia strategio por antaŭenigi la francan lingvon eksterlande[1].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti