Skota Konservativa Partio

(Alidirektita el Skota Konservisma Partio)

Skota Konservativa Partio (angle Scottish Conservative Party, longe Scottish Conservative and Unionist Party; skotgaele: Pàrtaidh Tòraidheachd na h-Alba; skote Scots Conservative an Unionist Pairty) estas la skota filio de la Brita Konservativa Partio. Ĝi estas konservativa centro-dekstra politika partio en Skotlando. La partio antaŭe oponis la skotan discentrigon, sed nun akceptas ĝin. Ĝi volas, ke Skotlando restu en Britio.

Skota Konservativa Partio
angle Scottish Conservative and Unionist Party
skote Scots Conservative an Unionist Pairty
skotgaele Pàrtaidh Tòraidheachd na h-Alba
Emblemo de Skota Konservativa Partio
partio
Lando   Skotlando
Estro Ruth Davidson
Fondiĝo 1965
Lingvo(j) Angla
Skota
Skotgaela
Koloro(j) blua
Ideologio Konservativismo
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) skotaj sidlokoj
1 / 59
Skota Parlamento (angle: Scottish Parliament)
15 / 129
Eŭropa Parlamento (angle: European Parliament)
1 / 73
Internacia aliĝo Internacia Demokratia Unio
Retejo www.scottishconservatives.com
vdr

Ĝia nuna partiestro estas Ruth Davidson, ekde 2011. Ĝi havas 15 sidlokojn en la Skota Parlamento, unu en la Eŭropa Parlamento kaj unu en la House of Commons.

La partio ne jam estas forta en Skotlando ekde la ĝenerala balotado de 1997, sed ĝi estas relative sukcesa en suda Skotlando.