Bruna sukero estas saĥaroza sukero de karakterize bruna koloro pro la ĉeesto de melaso. Ĝi estas aŭ tute ne rafinita aŭ nur parte rafinita mola sukero konsistanta el sukeraj kristaloj kun kelkaj postrestaxjoj de melaso, aŭ ĝi estas produktita per aldono de melaso al antaŭe rafinita blanka sukero (kaj tiam nomatas "melasa sukero").

kristaloj de bruna sukero

Bruna sukero enhavas de 3,5 procentaĵoj da melaso (helbruna sukero) ĝis 6,5 procentaĵoj da melaso (malhelbruna sukero) surbaze de la tuta volumeno. La produkto estas nature malseketa pro la higroskopiaj ecoj de la melaso kaj estas ofte nomata "mola". Bruna sukero povas esti prilaborata por rezultigi produkton kiu "fluas" bone por industria uzado. La aldono de kolorigiloj kaj/aŭ aliaj kemiaĵoj povas esti permesata en iuj areoj aŭ por industriaj produktoj.

La partikla grandeco de la kristala bruna sukero varias sed ĝenerale malpli grandas ol partetoj de blanka sukero. Produktoj por industria uzo (ekzemple por la industria produktado de kukoj) povas esti bazita sur aparte fajngrajna sukero (angle nomata "caster sugar", "kribrila sukero" ĉar la eroj tiom malgrandas ke ili facile trapasas kribrilon) kiu havas kristalojn de proksimume 0,35 milimetroj.

Vidu ankaŭ redakti