Muskovado - itale kaj sekve ankaŭ angle plus alilingve muscovado, hispane azúcar mascabado, japane 黒砂糖 (kuro-zatō, lit. "nigra sukero")[1][2] - estas tipo de nerafinita bruna sukero kun forta gusto de melaso.

ekzemploj de bruna sukero: Muskovado (supre), malhelbruna (maldekstre), helbruna (dekstre)

Ankaŭ konata kiel "barbada sukero", "melasa sukero" aŭ "malseka sukero", muskovado estas tre malhelbruna, iomete kruda kaj pli glueca ol plej multaj aliaj specoj de bruna sukero. Muskovado prenas sian guston kaj koloron de sia fonto, sukerkana suko. Ĝi bone rezistas al altaj temperaturoj kaj endome relative longe stokeblas. Ĝi estas kutime uzata en receptoj de bakaĵoj kaj farante rumon. Muskovada sukero povas esti uzata en plej multaj receptoj kie bruna sukero estas nomata, por iomete redukti la likvecon de la recepta rezulto.

Muscovada sukero havas po 11 kaloriojn por unu porcio de 4 gramoj (proksimume la enhavo de 1 tekulereto). Kiam produktita sub reguligitaj kondiĉoj, ĝi estas nutre pli valora ol aliaj brunaj sukeroj aŭ rafinitaj sukeroj, kaj retenas la plimulton de la naturaj mineraloj el la origina sukerkana suko, kiel montras la sekva listeto.[3]

  • Minerala enhavo de muskovada sukero (po 100 g):
    • Mineralaj saloj entute 740 mg maks.

Ĉi-tiu nerafinita speco de sukero povas esti uzata en kafo kaj aliaj trinkaĵoj, kaj estis unu el la plej elstaraj eksportaj varoj de la Filipinoj, precipe el la insulo Negroso, de la 19-a jarcento ĝis la malfruaj 1970-aj jaroj.

Referencoj redakti

  1. vidu la artikolon pri japanaj dolĉaĵoj
  2. Laŭ la "Vortaro Japana-Esperanta" la traduko de "黒砂糖" estas "kruda sukero"
  3. informo en la retejo sugarindia, vidita la 5-an de aŭgusto 2014 Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine angle