Tekulero

(Alidirektita el Tekulereto)

Tekulero (aŭ kafkulero, ofte pro la malgrandeco nomata tekulereto respektive kafkulereto) estas malgranda kulero, kiu enspacas ĝis 5 mililitroj da likvaĵo.

Tekulero

La tekulero kun longa tenilo aplikiĝas por glaciaĵo. La tekuleron oni uzas ankaŭ por demezuri dozojn en medicino kaj kulinario – por dozi teon, kafon, sukeron.

Nuntempa difino de unu tekulero estas 5 ml.

Pli malnovajn difinojn de la tekulero oni antaŭe enkondukis en Usono (1 tekulero = 4,93 ml) kaj en Britio (1 tekulero = 3,55 ml).

Vidu ankaŭ redakti