Saĥarozo
Saĥarozo aŭ sakarozo estas la kemia nomo de la tabla sukero. La saĥarozo estas disaĥarido; ĉiu molekulo konsistas el du "simplaj" sukeroj (el unu glukozo kaj unu fruktozo), nomataj monosaĥaridoj.
Konstruo
redaktiSaĥarozo estas disaĥarido konstruata el unu molekulo de glukozo ligita per α(1-2)-glikozida ligo al unu molekulo de fruktozo.
Produktado
redaktiLa saĥarozo estas ĝenerale ekstraktata, purigita, kristaligita el sukerkano aŭ sukerbeto. Plia sukera (sed komerce negrava) fonto estas la sorgo kaj sukeracero. (pli detale ĉe sukero)
Uzado
redaktiLa pura saĥarozo estas la plej ĝenerala dolĉigaĵo en la moderna, industriiĝinta mondo. La homo kaj la plimulto de la mamuloj volonte akceptas la nutraĵojn dolĉigitajn per saĥarozo. La prilaboritaj kaj ĝuaj nutraĵoj ofte enhavas saĥarozon.
Sanecaj efikoj
redaktiLa saĥarozo havas tre malfavorajn efikon je la sano. La plej ĝenerala estas la denta kario, ĉe kiu la acido produktata de bakterioj kaŭzas difektiĝon de la emajlo. La saĥarozo havas grandan energienhavon, kiu povas kaŭzi dikiĝon. La homoj suferantaj je diabeto devas ĉiam kontroli sian sukerkonsumadon.
Sukera anstataŭaĵo
redaktiPro la malsanigaj efikoj de la sukero estis ellaboritaj sukeraj anstataŭaĵoj, kvankam ili ŝajnas ne tiel vaste uzeblaj kiel sukero kaj ili havas aliajn malbonajn efikojn je la sano.
-
Sukeraj kristaloj
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.compchemwiki.org/index.php?title=Sucrose Arkivigite je 2006-05-27 per la retarkivo Wayback Machine Spaca vido de la molekulo
- http://www.chem.qmul.ac.uk/iupac/2carb/app.html Angla sukera nomenklaturo