Nov-Amsterdamo

(Alidirektita el Nova Amsterdamo)

Nov-Amsterdamo (nederlande Nieuw Amsterdam) estis de 1624 ĝis 1664 registarejo de la nederlanda kolonio Nova Nederlando (Nieuw Nederland) en la ĉirkaŭo de la hodiaŭa Manhatano. Post konkero fare de la britoj la nomo estis ŝanĝita al Novjorko.

Nov-Amsterdamo en 1664 konkerita de la britoj, pentraĵo de Johannes Vingboon